La 106a UK: kongresa temo, emblemo kaj unua aliĝperiodo

UK-106La 106a Universala Kongreso (UK), kiu okazos en Belfasto (Nord-Irlando) de la 17a ĝis la 24a de julio 2021, havos kiel temon “Paco kaj konfido: universalaj valoroj”. Surbaze de la UN-temo por 2021, deklarita la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, la kongresa temo ligiĝas al la specifaj realoj de la kongreslando, tiel ke la Esperanto-komunumo povos pridiskuti la universalecon de tiuj valoroj kaj la kontribuon de Esperanto al reciproka interkompreno, kio mem troviĝas ĉe la bazo de paco kaj ajna konfido.

La temo ankaŭ respegulas la UK-emblemon, kiu prezentas signifohavan skulptaĵon ekde 2007 starantan en la malgranda “Thanksgiving Square” de Belfasto. Per ĝi la skulptisto Andy Scott esprimis koncepton de Myrtle Smyth, kiu siavice mem inspiriĝis de alia multe pli granda “Thanksgiving Square” en Dalaso (Teksaso, Usono). Post la jaroj de konflikto en Nord-Irlando, S-ino Smyth kredis, ke simile devus esti spaco en Belfasto, kie oni povus festi dankadon, pacon kaj esperon pri la estonteco, de kio do venis la placo sur kiu staras la skulptaĵo de Scott. Belfastanoj donas al tiu virinoforma skulptaĵo multajn nomojn: ŝi nomiĝas Virino de Dankado, Simbolo de Espero, Belulino sur la Globo, Virino de la rivero Lagano ktp. La virino levas la ringon de dankado, staranta apud la rivero Lagano, ne malproksime de la centro de la urbo. La surlokaj esperantistoj diras, ke la simbolo estas bela, moderna, vigla, impona, kiu de sia koncepto ligiĝas al la afero de espero.

Myrtle Smyth mem laboris kiel pioniro de paco en Irlando. La prezidanto de UEA, D-ro Duncan Charters, havis la okazon persone konatiĝi kun ŝi, kiu estis dum jaroj unu el la plej elstaraj pacbatalantoj en Irlando, rifuzinte akcepti, ke irlandanoj estas kondamnitaj al eternaj perfortaj konfliktoj. Ŝi multegon atingis, vivante por konstati grandparte la venkon de la propraj idealoj, kun firma kredo, ke per persisto la amo nepre venkas ĉian perfortemon. La universitato Principia, en kiu Duncan laboras, speciale invitis ŝin tiam, kiam ŝi faris prelegvojaĝon en Usono. Universitatanoj aŭskultis ŝin ravitaj, ĉar dum pli ol du horoj ŝi regalis ĉiujn per preskaŭ nekredeblaj rakontoj pri venkoj kontraŭ malamo, per kuraĝa paciga laboro en la plej danĝeraj cirkonstancoj. Pri tio honore prelegis la prezidanto de UEA ferme de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). La prelego re-spekteblas en la kanalo de UEA ĉe Jutubo, UEAviva: youtu.be/oJ_kOkZJ2sg (ĉiuj bonvenu ĝin aboni). Per la prelego eblas konatiĝi kun la verko de Myrtle Smith kaj la tuta historio pri ŝia idearo, samkiel pri la menciita skulptaĵo, kies fina realigo daŭris multajn jarojn kaj kiu nun tiel bele respondas al la idealoj de esperantistoj. “Myrtle Smyth estas la plej inspira persono, kiun mi iam aŭskultis aŭ renkontis kaj tiu historio por mi estas parto de la kialo kongresi en Belfasto” – diras Charters.

Aliĝu ĝis la 31a de decembro 2020 al la 106a UK ĉe uea.org/kongresoj por ne maltrafi la plej favoran aliĝperiodon. Jam 107 homoj el 31 landoj aliĝis. La kotizoj en tiu ĉi periodo por individuaj membroj de UEA estas 190 eŭroj por A-landanoj kaj 145 eŭroj por B-landanoj. La prezo altiĝos ĝis 240 / 180 eŭroj en la dua aliĝperiodo kaj ĝis 290 / 215 eŭroj en la tria aliĝperiodo. Same kiel por la 105a UK, la aliĝilo proponas subtenon al karbonkompensaj agadoj per donaco al la nova fondaĵo Klimato CO2, rekte ĉe la aliĝilo aŭ ĉe uea.org/alighoj/donacoj/co2. Por kuraĝigi kaj doni sekurecon al esperantistoj, konsiderante la necertecon kaǔzitan de la pandemio de KOVIM-19, la Estraro de UEA aprobis, ke ĉiuj aliĝintoj rajtos rericevi sian kongreskotizon minus 15 eŭroj (pro administraj kostoj), se la UK ne povos okazi ĉeeste. Ĉiel ajn UEA planas okazigi la belfastan kongreson kiel hibridan kongreson, nome kun Virtuala Kongreso lige kun la ĉeesta. Pri tio baldaǔ aperos pliaj informoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №920.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi