ĈEL okazigis Seminarion de Ĝeneralaj Sekretarioj

Ĉinio

Por festi la Zamenhofan Tagon, la 14an de decembro okazis Seminario de Ĝeneralaj Sekretarioj, kiu estis organizita de ĈEL (Ĉina Esperanto-Ligo) per la apo VooV Meeting. La seminario rolis samtempe kiel la 71a Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO). La temo estas “En 2021 kiel kreive antaŭenpuŝi Esperanto-movadon”. Partoprenis preskaŭ 90 esperantistoj, krom ĉinoj ĉeestis ankaŭ koreaj samideanoj.

Yu Tao, vicprezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj vicprezidanto de ĈEL, gratulis la seminarion videe. Li diris, ke antaŭnelonge la ĉina registaro diskutis pri praktikado de la “Dekkvara Kvin-jara Plano”, en kiu kreivo kaj disvolvo ludos tre gravan rolon, Ĉinio pli kaj pli malfermiĝos. Kiel disvolvi Esperanton en cvxi tiu situacio estas tre pripensinda kaj diskutinda temo. Li esperis, ke per la komuna diskutado kaj cerbumado oni povos esplori novan vojon por disvolvi kaj progresigi la Esperanto-movadon.

“Ĉi-jare estas la 40a datreveno de aliĝo de la Ĉina Esperanto-Ligo al UEA, en la tre memorinda jaro la okazo de la nuna seminario sendube profundigas la rilatojn inter la du asocioj.

Duncan Charters, prezidanto de UEA, kaj So Jinsu, estrarano de UEA, ĉeestis en la seminario kaj faris paroladojn. La seminario estis gvidata de s-ino Chen Ji, direktoro de la oficejo de ĈEL. 13 prelegintoj donis siajn kontribuojn. Ili venas de lokaj asocioj kaj du komisionoj de ĈEL (junulara kaj ekonomia). Kiel organizantoj de Esperanto-asocioj, ili donis pensojn kaj ideojn surbaze de siaj spertoj. La prelegoj temis pri diversaj kampoj, ekzemple, universitata kurso, interreta informado, komerca agado, aktivigo de junuloj kaj tiel plu.

Foto: Komuna bildo de la pionira AMO-seminario numero 4, okazigita tra pluraj semajnoj de aŭgusto 2014. Simila bildo por la nuna seminario ne estus same kontentiga; ne sufiĉus eĉ ŝakktabulo, por ke ĉiu partopreninto ricevu sian ĈELan ĉelon.

Fonto: EKO 2020-58

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi