Raŭmistoj ne apogu tian finvenkisman kampanjon

Japanujo

La Konsulo MALrekomendas al la Civitaj parlamentanoj kaj al la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito subteni tian kampanjon kontraŭ japana eldonejo, kian iniciatis Svisa Esperanto-Societo kun la apogo de Universala Esperanto-Asocio kaj aliaj finvenkismaj establoj.

La subjektoj raŭmisme inspiritaj bonvolu atenti pri interkulturaj demandoj kaj bonvolu lasi al Japana Esperanto-Instituto la prioritaton peti eventualan helpon, por kiu ankaŭ la Esperanta Civito (post ekzameno fare de la Kapitulo) estus afable disponebla.

Riichi Karibe
Konsulo de la Esperanta Civito
Jokohamo
28 decembro 2020

Fonto: HeKo 750 9-C, 28 dec 20

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi