Malfermita letero de Svisa Esperanto-Societo

Malfermita letero de Svisa Esperanto-Societo al Japana Esperanto-Instituto kaj ĉiuj esperanto-institucioj kaj individuaj esperanto-aktivuloj en Japanio rilate la peton de la firmao Gutenberg Orchestra registri komercmarkojn “Esperanto” kaj “Esperanto Cultural Magazine” por revuoj kaj publikaĵoj paperaj kaj retaj

Esperanto Cultural MagazineKaraj gesamideanoj

Nin ŝokis mesaĝo, kiu atingis nin antaŭ kelkaj tagoj tra pepanto en la reto, ke iu japana firmao Gutenberg Orchestra deponis ĉe la Japana Patentoficejo 5 la formalan peton registri markon “Esperanto” kaj “Esperanto Cultural Magazine” por revuoj kaj publikaĵoj paperaj kaj retaj. La registrado de la nomo de nia lingvo fakte deprenus al ni estonte sen la permeso de la entrepreno Gutenberg Orchestra publikigi ion sub la nomo Esperanto ĉu papere ĉu rete, kaj tion fakte ne nur en Japanio, sed pro la efiko de la Pariza Interkonsento pri markoj en ĉiuj pli ol 100 membroŝtatoj de la konvencio.

Pro tio fakte la registrado de tia marko ne estas “privata” afero de japanaj esperantistoj, sed la japanaj esperantistoj havas la sanktan taskon protekti nian spiritan havaĵon, protekti nian propran nomon kontraŭ tia atako. Ni ŝokiĝis, ĉar ni legis tre naivajn komentojn de kelkaj gravaj reprezentantoj de nia movado en Japanio, sed ankaŭ en aliaj landoj pri la bona intenco de Gutenberg Orchestra labori por nobla celo kiel la monda paco. Ni ne neas la noblan celon de tiu revuo “Esperanto Cultural Magazine”, kiun ni konsultis en la reto, kaj ni havas nenion kontraŭ tio, ke iu uzas la nomon Esperanto por pozitiva agado. Kio tamen ne eblas, estas, ke iu postulas la ekskluzivan rajton pri la nomo Esperanto por si mem kaj siaj propraj celoj, kaj tion multe pli, kiam ne temas pri demokrata institucio de publika asocio, en kiu ĉiu individuo rajtas demokrate kundecidi kaj kiu troviĝas sub publika kontrolo, sed pri privata komerca institucio, kiu ja fine celas nenion alian ol gajni monon. Agi kiel kapitalisma entrepreno por si mem ne kondamnindas, sed kondamnindas, se tia entrepreno volas ŝteli al ni nian nomon kaj depreni al ni la rajton estonte publike labori por Esperanto sen ilia eksplicita permeso.

Mi aŭdis, ke Japana Esperanto-Instituto la 26an de decembro 2020 havos kunvenon, en kiu ili decidos siajn pluajn paŝojn, tial mi apelacias al ĉiuj gepartoprenantoj de tiu kunveno, ke ili konsciu pri sia respondeco al nia movado. Mi ankaŭ eksciis, ke la 7an de januaro Japana Esperanto-Instituto planas kunsidon kun la estroj de la entrepreno Gutenberg Orchestra. Devas esti tute klare, ke Japana Esperanto-Instituto memkompreneble povas kunlabori kaj/aŭ kontribui al tia revuo de la firmao Gutenberg Orchestra, sed tio ne signifas, ke Japana Esperanto-Instituto aŭ povas aŭ rajtas permesi al Gutenberg Orchestra registri markon “Esperanto“ kun la celo publikigi revuojn.

Svisa Esperanto-Societo jam estas en kontakto kun UEA, kaj la estraro de UEA prenas la aferon tre serioze kaj dividas nian opinion plenplene, ke en neniu maniero la Esperanto-movado devas akcepti la registradon de marko “Esperanto” aŭ “Esperanto Cultural Magazine” por publikado de revuoj kaj ke ni al ĉiuj patentaj oficejoj en la mondo devas klare signali, ke la vorto “Esperanto” apartenas al la neprotekteblaj vortoj, almenaŭ kiam temas pri kultura aktiveco kaj publikigado de revuoj. Ni fakte tiu-okaze devas atentigi, ke tiu ĉi ne estas la unua tia provo kaj ke jam en diversaj formoj ekzistis registrado de markoj de Esperanto eĉ foje de franca papeterio por publikaĵoj, kiuj fakte ne estis rimarkitaj, ĉar tiuj entreprenoj ne serioze uzis la markon, kaj en tiu kazo la marko simple estingiĝis en 2010. Krome ekzistas registrado de “Esperanto” por vino kaj vestaĵoj aŭ diversaj aliaj servoj, kiuj ne rilatas al nia movada aktiveco, tiuj lastaj estas limkazoj, sed en estonto nia movado devas tre zorge observi tiun evoluon kaj ankaŭ jam por la estonto malebligi tiajn registrado-provojn. Estas feliĉo, ke ĝis nun tia registrado ne sukcesis kaŭzi damaĝon al Esperanto, sed ni esperantistoj estonte ne povas naive fermi niajn okulojn al tiu temo. Ni devas protekti nian kulturan heredaĵon kaj nian kulturan identecon! En estonto ni devas en la komitato decidi pri strategio – ĉu ni devas mem protekti la markon aŭ kiun alian metodon ni povas apliki por unu-foje por ĉiam malhelpi la registradon de marko Esperanto (eble tra Unesko aŭ tra la ŝtatoj, kiuj jam deklaris Esperanton esti kultura heredaĵo – la celo devas esti certigi, ke Esperanto restos publika havaĵo de ĉiu homo sur nia planedo). Aktuale tamen urĝas reagi en la konkreta kazo, la ceteraj konsideroj estu por poste, kiam la akuta danĝero estas venkita.

En la konkreta kazo tiu registrado estas multe pli grava danĝero ol el la jam okazintaj de nia movado ne rimarkintaj kazoj, ĉar Gutenberg ja provas per sia projekto doni tute alian signifon de movado, kiu per la angla lingvo volas lukti por monda kulturo kaj paco, do cementi la superregon de unu nacia kulturo super la reston de la mondo, aferon, kio estas fundamente kontraŭ niaj propraj celoj de lingva justeco, lingva demokratio kaj scio sen bariloj!

Nuntempe mi alvokas la Japanan Esperanto-Instituton preni sian respondecon, tia registrado ne estas via privata japana afero – samtempe mi alvokas ĉiujn Esperanto-instituciojn en la tuta mondo kaj esperantistojn, kiuj eldonas ion en aŭ pri Esperanto ĉu papere ĉu rete, ke ili jam nun anticipe formale sendos al la firmao Orchestra Gutenberg sian mesaĝon, en kiu ili validigas siajn proprajn rajtojn pri la marko Esperanto kaj postulas rezignon pri la peto registri markon “Esperanto” aŭ “Esperanto Cultural Magazine” klarigante al tiu firmao, ke Esperanto ne “estis“ la Internacia Helplingvo, sed “estas” kaj “estos” kaj ke Esperanto estas nenies privata havaĵo! La retadreso de la firmao Gutenberg Orchestra por viaj protestoj estas info@gutenbergorchestra.com – skribu al ili en Esperanto kun traduko angla aŭ japana. Kiel dirite: Ni ne volas malpermesi la Gutenberg Orchestra uzi la vorton Esperanto por siaj celoj, kaj ankaŭ pretas kunlabori por noblaj celoj, sed ni insistas, ke la nomo Esperanto estas publika havaĵo, pri kiu neniu privata persono aŭ institucio povas alproprigi ekskluzivajn aŭ markajn rajtojn. Do ni petas Japanan Esperanto-Instituton en tiu afero firme kunlabori kun UEA kaj aliaj landaj kaj fakaj organizaĵoj de la Esperanto-movado en Japanio kaj la tuta mondo kaj helpi al ni en tiu danĝero kaj ne lasi sin trompi de belaj proponoj de la firmao Gutenberg Orchestra.

Al Japana Esperanto-Instituto mi deziras morgaŭ fruktodonan kunvenon kaj saĝan decidon kaj petas vin publike informi la mondon pri la paŝoj, kiujn vi intencas entrepreni.

Kun amikaj salutoj
Dietrich Michael Weidmann kaj Mirejo Grosjean
gekunprezidantoj de Svisa Esperanto-Societo

Pliaj informoj pri “Esperanto Cultural Magazine”
https://www.esperantoculture.com/
https://www.facebook.com/esperantomagazine
https://twitter.com/esperanto__c

Ĉi tiu artikolo aperis en la vintra (decembra) numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/12/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi