La 12an de decembro 2020 en Beogrado pro mallonga grava malsano forpasis
Johan Derks (1940-2020)
nederlanda instruisto (i.a. dum kvar jaroj en Afriko), sociologo kaj esperantisto. Li lernis Esperanton en 1955, sed aktiviĝis nur en 1994; en 2002 li iĝis kasisto kaj sekretario de EEU, sed baldaŭ eksiĝis pro malkonsento kun la estraro; en 2007-10 li estis B-komitatano de UEA, sed malsukcesis en la du sekvaj komitataj elektoj (2010, 2013). Derks predis por demokratiigo de UEA kaj en 2011 eldonis sian studon Gvidilo por komitatanoj (2011).
Johan Derks estis prezidanto de la fonduso “Esperanto en Evoluo”, kiu helpis starigi Esperanto-centron en Rumongo (Burundo), kaj kunordiganto de la grupo “Tutmondeca Esperanto”. En 2007, edziĝinte kun la serba esperantistino Svetlana Milanović, li ekloĝis en Beogrado, kie li eldonis kaj redaktis sian trimonatan revuon Balkana Verda Stelo (2015-17) kaj klopodis aktivigi Esperanto-asociojn de Balkanaj landoj.
Ni funebras okaze de la forpaso de nia bona konato, iama abonanto kaj kunlaboranto de “La Ondo de Esperanto”, kaj kondolencas al lia vidvino.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu nekrologo aperis la vintra (decembra) numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/12/derks-2