En la nova epizodo de Enmovade, ni estas malantaŭ la kulisoj de la dua reta komitatkunsido de TEJO. Niaj volontuloj Valentin, Quentin kaj Renato helpis teknike dum la sesioj kaj ĉi tie rakontas pri sia sperto. La du komisionoj, kiujn ni prezentas ĉi-monate, estas tiu pri Talento, gvidata de Nickson Kasolene, kaj tiu pri Egaleco, kies ĝenerala komisiito estas Euleax de Lima Pereira.
Malkovru niajn komisionojn kaj aliĝu!
Spektu Enmovade #3 ĉe https://youtu.be/IxyDmNbCHsU
Fonto: https://www.tejo.org/retaj-kunsidoj-talento-kaj-egaleco-enmovade-3/