Ĉiujare je la Zamenhofa Tago la eduka retejo Edukado.net publikigas listojn de vivantaj instruistoj, aldonitaj al la Panteono. Ĉi-jare novaj membroj de la Panteono iĝis ok personoj: Laura Brazzabeni (1964-), Petro de Smedt (1934-), Malcolm Jones (1949-), Vasil Kadifeli (1959-), Patrick Morando (1975-), Yves Nervelsteen (1974-), Ilia Similfia Dewi (1974-), Paweł Fischer-Kotowski (1990-).
En la Panteono nun estas 263 membroj: 135 vivantaj kaj 128 forpasintaj.
Legu pli ĉe https://edukado.net/novajhoj?id=843