Turniĝas plia paĝo en la vivo de Esperanto-Societo Kebekia (ESK) – venas al la fino la eldonado de La Riverego en la formato pdf. Ĝi transiros al la bloga formato. La lasta triobla (aŭtuno-vintro 2020 — printempo 2021, №142-144) numero estas rekorde ampleksa (74-paĝa) kaj, sendube, la plej bunta el ĉiuj, kiujn mi redaktis en la lastaj dek jaroj!
Ĵenja Amis
redaktoro
Legu pli en la antaŭparolo en la lasta eldono de La Riverego, kiu estas elŝutebla ĉe http://www.esperanto.qc.ca/fr/riverego142-144/