Komitatkunsido de TEJO

ЕУОЩ

TEJO okazigas la duan retan komitatkunsidon 2020! Estraranoj kaj komitatanoj kunvenos la 22an, la 28an kaj la 29an de novembro por diskuti, labori kaj voĉdoni pri multaj gravaj aferoj en TEJO. Ĉiuj membroj de TEJO rajtas partopreni kaj kontribui. Okazos laborgrupoj pri Strategia Plano, Realigplano kaj Buĝeto, kiujn ĉiu membro de TEJO bonvenas ĉeesti.

Dum antaŭsesioj eblos libere enkonduki sin, interkonatiĝi, starigi demandojn, kaj simple pasigi tempon kune inter Komitatanoj, libertempe kaj neformale. Antaŭsesioj estas malfermitaj kaj al la Komitatanoj kaj al ĉiu membro de TEJO, kiu interesiĝas pri la Komitata laboro – partopreno al ĝi estas plene libervola kaj spontana, sen antaŭregistriĝo kaj sen devigo ĉeesti la tuton.

Legu pli pri la komitatkunsido en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/ru/komitatkunsido-de-tejo/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi