Dua senkongresa jaro? Iru al kulturcentroj

KCEProfiliĝas la risko, ke ankaŭ en 2021 ne okazos la kongresoj Universala, Junulara, Poliglota ktp, pro la persisto de la pandemio. Telematikaj surogatoj estas reproponeblaj, sed la homoj bezonas efektivan apudeston; krome la surogatoj kostas multe al la organizanto, dum la partoprenanto ne emas pagi kotizon. Kio okazos al la roterdama kaso, post du jaroj sen kongreskotizoj (perdo de 25% proksimume, ĉiujare), sed kun kreskantaj telematikaj kostoj?

La sola alternativo al la virtualo estas la esperanto-kulturcentroj, kiel kastelo Greziljono en Francio kaj la Esperanto-Domo de KCE: precipe ĉi-lasta, pro la pli favoraj kondiĉoj en Svislando kaj la okazigo de eventoj kiuj ne superas la minimumon leĝe toleratan de la aŭtoritataj dekretoj, povas gastigi homojn tra la tuta jaro.

Se (relative) amasaj kongresoj ne estos permesataj de la aŭtoritatoj, ni memoru la proverbon “malgranda estas bela”, interalie por trovi kulturan kvaliton, puran aeron kaj verdan pejzaĝon, agrablan someran temperaturon kaj eĉ gastronomion.

Fonto: HeKo 747 6-A, 15 nov 2020

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi