Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020

Tago de PacoLa temo de la nunjara Internacia Tago de Paco, festata ĉiujare la 21an de septembro, estas “Formante Pacon Kune”. La jaro 2020 estas ankaŭ la okazo de la 75-a datreveno de la fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, starigita, laŭ la vortoj de sia Ĉarto, por “savi estontajn generaciojn de la plago de milito”.

La Esperanto-movado, komunumo dediĉita al internacia dialogo pere de la Internacia Lingvo Esperanto, kun partoprenantoj en preskaŭ ĉiu mondoparto, jam delonge konsideras la konservadon kaj antaŭenigon de paco fundamenta al ĝiaj celoj. En la jaro 2020 ĝia virtuala Monda Festivalo de Esperanto havis kiel ĉefan temon “UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”. Miloj da Esperanto-parolantoj el cento da landoj entiriĝis en la diskuton, kiu konsistigis rektan kaj plene malferman dialogon inter egaluloj, kiu transpontis la kontinentojn. Ĉefa inter la traktitaj demandoj estis “Kion ni povas fari kiel individuoj por antaŭenigi pacon kaj interkompreniĝon, kaj kiel ni povas helpi Unuiĝintajn Naciojn en ties serĉado de pli bona, pli paca kaj pli prospera mondo?” Konvinkite, ke paco inter la nacioj komenciĝas en la koroj de individuoj, ni promesis daŭrigi niajn strebojn atentigi la civilan socion pri la bezono de malferma dialogo en kiu la ago paroli estas parigita kun la ago aŭskulti, kaj aŭskulto kondukas al interkompreniĝo.

La jaro 2021 estis deklarita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Paco kaj Konfido. Ni esperas, ke la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Nord-Irlando venontjare, se la pandemio tion ne malhelpos. Ĉiel ajn, ni povas jam nun certi, ke ni iniciatos tutmondan dialogon en 2021, pere de Esperanto, pri la graveco de konfido kaj de vojoj por ĝia antaŭenigo, ĉar nur pere de konfido ni povas atingi pacon kaj nur en paco ni povos fronti la danĝerojn de la estonteco kaj daŭrigi la progreson al pli bona mondo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №908.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi