Paralelaj studsesioj en Kvinpetalo la 19-23an de oktobro

kvinpetaloPraktikado de la lingvo plurnivela kun Catherine Kremer. La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn… Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso en Kvinpetalo. Ŝia plej ŝatata temo por paroligi homojn estas “turismo”.
Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn pri via regiono. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn pri viaj prauloj kaj familianoj, ekzemple, fotojn, ne hezitu kunporti ilin: ni organizos laborgrupetojn ĉirkaŭ tiuj temoj. Multaj ludoj estas antaŭviditaj!

Trianivelaj studoj kun Brian Moon. Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo Esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj ni studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo.

Pro la nunaj sanitaraj reguloj en Francio, eblos akcepti en Kvinpetalo nur malmultajn homojn. Ĉiu partoprenanto disponos je propraj lavkuvo, duŝejo, necesejo (krom paroj).

Interesiĝantoj nepre aliĝu frue ĉe http://www.kvinpetalo.org/IMG/pdf/Aligxilo2016.pdf.

Bonvenon en Kvinpetalo!

Claude Nourmont

Legu ankaŭ

Claude Nourmont: Kvinpetalo: Esperanto-centro en vilaĝo (La Ondo de Esperanto, 2017, №5.)

Ĝi estas artikolo el la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/francujo

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi