Interkultura Novelo-Konkurso

Interkultura Novelo-KonkursoInterkultura Novelo-Konkurso (INK) estas konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio, celanta instigi aktualan novelan kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Sama temo, malsamaj vidpunktoj, malsamaj historioj… La temo de la konkurso estis voĉdonita rete: “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin”. Aŭtoroj estas invitataj verki novelojn pri ĉi tiu temo kaj sendi ilin per reta formularo antaŭ la 20a de junio 2021.

Pensu: la nova koronviruso, kiel ĝi ŝanĝis vian vivon aŭ la mondon? Per ĉi tiu temo, vi povas trovi inspiron por skribi fikcian rakonton okazantan en la pasinto (dum la unuaj – kelkfoje frenezaj – monatoj de la pandemio), nuntempe (kiam pandemio iĝis preskaŭ kutima afero de la vivo) aŭ en la estonto (post jaroj, jardekoj aŭ eĉ pli… kiel estos nia mondo?)

La tekstoj havos maksimume 12 000 karaktrojn (proksimume 6 paĝoj). Ne estas minimuma longeco. Poste, interkultura ĵurio taksos la novelojn kaj anoncos gajnintojn dum la 107a Universala Kongreso en Montrealo, somere 2022. La aŭtoroj de la tri gajnintaj noveloj ricevos premion de 500, 300 kaj 200 eŭroj, respektive. Finalistajn novelojn oni povos legi en rete publikgota novelaro.

La regularon kaj aliajn informojn bonvolu legi en la retejo de ALE.

Fonto: https://www.akademio-literatura.org/ink

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi