IKU-libro 2020: rekorde elŝutita

IKUDum la Virtuala Kongreso de Esperanto la unuan fojon IKU-libro estis elŝutebla senpage jam dum la monda kongreso de UEA. La libro, kiu prezentas la tekstojn de la sep prelegoj en la 73a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj resumojn de la kvar prelegoj de la Scienca Kafejo, estis elŝutita pli ol 2000 fojojn dum la kongresa semajno.

La libron redaktis Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel kaj provlegis Rob Moerbeek. Eldonis ĝin la eldonejo Impeto en Moskvo kun aŭspicio de UEA kaj Akademio Internacia de la sciencoj (AIS). Estas menciinde, ke samtempe UEA malfermis la aliron al la retaj versioj de du antaŭaj IKU-libroj – de 2018 kaj 2019 – ili estas senpage elŝuteblaj ĉe uea.org/teko/IKU. Aperos ankaŭ la papera libroforma versio. Ĉiuj dezirantoj povos poste akiri ĝin en la libroservo de UEA kaj libroservoj de kelkaj landaj asocioj.

Elŝutu la libron ĉe iku.trovu.com

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №882.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi