Zlatko Tišljar: Nova honora membro de UEA

TišljarDum sia unua reta kunsido kadre de la Virtuala Kongreso la Komitato de UEA elektis Zlatko Tišljar kiel Honoran Membron. Zlatko Tišljar, kiu naskiĝis la 19an de majo 1945 en Zagrebo, estas kroata esperantisto kaj i.a. ĝenerala sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio. Li esperantistiĝis en 1962 en Studenta Esperanto-klubo en Zagrebo. Prezidanto de Jugoslavia Junulara Esperantista Asocio (1968-77) kaj membro de la komitato de TEJO. En 1972 li iniciatis kaj fondis la entreprenon Internacia Kultura Servo en Zagrebo, kiun li direktoris ĝis 1991. IKS evoluis al entrepreno kun 10 enpostenigitoj kaj signifa eldona agado (ĉiujare 3-5 libroj), kun ĉiujara profesia pupteatra internacia festivalo (PIF), kun organizado de sciencaj simpozioj, teatraj festivaloj, seminarioj. Ĝi evoluigis la Zagreban Metodon por instrui Esperanton, kies lernolibro aperis en pli ol 30 lingvoj. Li estis membro de la Komitato de UEA (1979-98). Ekde 1992 li loĝas en Maribor (Slovenio), kie li fondis la entreprenon Inter-kulturo, kiu interalie organizis SAT-kongreson, REF-on, sciencajn simpoziojn, seminariojn, festivalojn pupteatrajn kaj video-filmajn kaj eldonis pli ol 20 librojn. Li iniciatis la fondon de Asocio por Eŭropa Konscio en 1996 kaj ties sekretario li plu estas. De 2001 ĝis 2009 li laboris en la Popoluniversitato de Maribor kaj okupiĝis pri eŭropaj projektoj en edukado kaj instruado al malsukcesintaj gejunuloj.

Ekde 2005 Zlatko Tišljar estas sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio kaj estis prezidanto de la organiza komitato de la 7a EEU-kongreso en Maribor (2007). Li tradukis kelkajn romanojn kaj novelarojn el la kroata kaj slovena literaturoj al Esperanto. Li studis en la Filozofia Fakultato en Zagrebo ĝeneralan lingvistikon kaj germanan lingvon kaj poste en AIS kibernetikan pedagogion (li unue bakalaŭriĝis ĉe AIS en 1993 per diplomlaboraĵo pri statistika pedagogio kaj poste magistriĝis en 1996 per diplomlaboro pri propedeŭtika valoro de Esperanto). Li verkis plurajn sciencajn verkojn pri lingvistiko kaj pedagogio. Liaj ĉefaj originalaj verkoj estas Eŭropa ideologio, Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj, Duobla spiralo kaj Eŭropo, vi baldaŭ mortos. Li verkis ankaŭ lernolibrojn (ĉefaŭtoris la bazan lernolibron laŭ la Zagreba Metodo), verkis instrukciaron por uzantoj de tiu metodo, B-lernolibron kaj du vortarojn (Esperanto-kroatan kaj Esperanto-slovenan). Konata inter amikoj kiel Pajo, li multe vojaĝis kaj prelegis pri Esperantaj kaj eŭropaj temoj. Inter 1993 kaj 1995 li efektivigis grandan instrueksperimenton por pruvi la propedeŭtikan valoron de Esperanto rilate al la lernado de la germana kaj angla lingvoj en kvin elementaj lernejoj de Aŭstrio, Slovenio kaj Kroatio, aplikante la kibernetikpedagogiajn metodojn pri mezurado kaj kalkulado de rezultoj.

Li mem efektivigis mezuradon de ofteco de la vortuzo en parolata Esperanto kaj ellaboris frekvencmorfemaron de parolata Esperanto, kiu troviĝas en la supre menciita libro kaj baze de kiu li gvidis ellaboron de la lernolibro laŭ la Zagreba Metodo. Li eksperimentis per la Zagreba metodo diversmaniere gvidante mallongajn kursojn (12- aŭ 24-horajn dum unu aŭ du semajnfinoj, en kursoj kun ununaciaj kursanoj kaj kun plurnaciaj). Li gvidis eksperimenton en Zagrebo en 1983 pri unusemajnfina kurso kun 300 personoj en 15 kursoj inter kiuj estis tri kursoj sen instruistoj (tre sukcesaj). Li prelegis pri pedagogiaj temoj plurdekfoje en pluraj landoj kaj aperis aro da liaj pripedagogiaj artikoloj en diversaj revuoj kaj en pluraj kolektoj libroformaj. Li gvidis Esperanto-kursojn de 1964 por ĉiuj aĝoj kaj ĉiuspecaj profiloj: de studentoj kaj instruistoj ĝis malsukcesintaj lernantoj en entute deko da eŭropaj landoj. En la jubilea jaro 1987 en Zagrebo li gvidis ĉiumonate novan unumonatan E-kurson. Li ofte vojaĝis kun la kursanoj al internaciaj, ĉefe junularaj, aranĝoj por praktikigi ilin, aŭ organizis iliajn vojaĝojn. Entute li gvidis pli ol 100 kursojn porkomencantajn kaj kelkajn daŭrigajn.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №898.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi