14 diplomitoj pri elstara agado

Gorecka kaj Korĵenkov

En la Solena Fermo de la Virtuala Kongreso de Esperanto estis anoncitajla nomoj de la 14 ricevantoj de la Diplomoj 2020 pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Elstara Agado

Aleksandr Korĵenkov kaj Halina Gorecka (Rusio) pro elstara agado kiel redaktoroj de La Ondo de Esperanto kaj kiel eldonistoj ĉe la eldonejo Sezonoj, kiu ekde 1983 jam publikigis vere eminentajn verkojn por Esperantujo;
Lee Jung-kee (Koreio) pro longtempa elstara agado kiel motoro de la Seula Esperanto-Centro, julie kun 337a kurso el 2-monataj lernadoj, ekde 1991;
Rakoen Maertens (Belgio) pro elstara agado kiel reprezentanto de TEJO kaj UEA ĉe UN kaj Unesko; interalie dum la Ĝenerala Konferenco de UNESKO en Parizo kaj en la Junulara Forumo de UN-Ekosok;
John Magessa (Tanzanio) pro elstara agado pri restarigo de la movado en Tanzanio;
Jean-Pierre Marcq kaj Evelyne Rotellini (Francio) pro elstara agado per la asocio Esperanto plus, kiu finance subtenas afrikajn aktivulojn kaj pro kreo de la NOMAD-kurso;
Yves Nevelsteen (Belgio) pro elstara kunlaborado en pluraj retaj agadoj (Eventa Servo, Vikipedo, Komputeko), starigo de la fonduso Instigo-Liberapay, Esperanto-traduko de retejoj kaj programoj kaj aliaj projektoj, kiel Eksterrete kaj kolekto de markoj en Esperanto;
Fernando Ŝajani (Brazilo) pro elstara agado kiel fondinto de la retejo Eventa Servo;
Bert Schuman (Francio) pro longtempa elstara agado kiel organizanto de la Internacia Infana Kongreso kaj motoro de la Esperanto-Kulturdomo en Greziljono.

Elstara Arta Agado

Pascal Dubourg Glatigny (Germanio) pro la elstara kontribuo al la literatura Esperanto-kulturo inter alie per la projekto Militrakontoj;
Kjara (Chiara Raggi) (Italio) kantverkisto, aŭtoro, gitaristo kaj komponisto, pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo, inter alie per sia koncerto, kiu fermis la virtualan 52an Malferman Tagon, kaj pro sia regula reta prezentado dum la socia izoliĝo;
Ale Kosabela (Argentino/Brazilo) pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo per sia vasta Esperanto-muzika produktado, pro la talenta kunlaboro kun pluraj esperantistaj artistoj, kaj pro la lanĉo de La Pordo;
István Nemere (Hungario) pro la elstara kontribuo al la Esperanto-literaturo, kiel unu el plej produktemaj verkistoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №899.

Foto: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov (Fotis Aleksej Korĵenkov, julio 2019)

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi