Somera Esperanto-Programado 2020

SEP

Krom Somera Esperanto-Studado (SES) okazos ĉi-jare ankaŭ paralela evento de E@I. SEP (Somera Esperanto-Programado) okazos ekde la 18a ĝis la 26a de julio. Samkiel SES, ankaŭ ĝi estis ŝovita al la virtuala spaco ĉi-jare kaj okazos virtuale, tra interreto. Tio povas ankaŭ helpi al multaj kunfari, partopreni de siaj hejmoj – ĉar ja la ideo de SEP estas kunlabore realigi poresperantajn retajn projektojn. Do por ĉi tiu evento la reta platformo eĉ estas utila kaj bonvena!

SEP celas esti Esperanta kodummaratono – kaj ĝi estos eĉ senpaga! Se vi konas iujn, kiuj ŝatus kunrealigi projekton, utilan por Esperantujo dum SEP, nepre informu ilin! Dum la kodummaratono (“hackathon”) programistoj kaj aliaj fakuloj de program-kreado, inkluzive de grafikistoj, interfacfasonistoj, projektmanaĝeroj kaj aliaj, intense kunlaboras pri komputilaj projektoj. La celo estas krei funkciantan programaron aŭ aparataron fine de la evento. Gvidantoj de SEP estas Kryštof Klestil kaj Yves Nevelsteen. Pli da detaloj kaj la aliĝilon vi trovos ĉe https://sep.ikso.net.

E@I-teamo

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/07/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi