Somera Esperanto-Studado 2020: virtuale kaj tutmonde

SES

La pandemiaj obstakloj ne permesas, ke SES 2020 okazu fizike en Ĉeĥio, kiel planite. Sed ĝi tamen ja okazos – virtuale kaj tutmonde! Somera Esperanto-Studado okazos la 18-26an de julio, kaj la ĉefa instruado okazos dum la du semajnfinoj (kun aldona libervola programo inter ili, ĉefe posttagmeze/vespere laŭ la mezeŭropa tempozono).

Dum SES okazos ne nur diversnivelaj kursoj de Esperanto, sed ankaŭ kurso pri Esperanto-literaturo kaj kulturo kaj kurso pri tradukado de kaj al Esperanto. La kursojn gvidos spertaj instruistoj. Krome la partoprenantojn atendas prelegoj, diskutoj, kvizoj, koncertoj kaj multe pli, vidu ĉe https://ses.ikso.net/2020/eo/instruado.

Pere de la “virtuala SES” nian Esperanto-lernejon povos partopreni pli da homoj ol kutime, de ie ajn en la mondo. Ili povos havi sperton de internacia aranĝo kaj samtempe resti hejme. Aldone oni ŝparas kaj monon (la kosto de la reta SES estas signife malpli alta) kaj tempon (ne necesas vojaĝi al la SES-ejo kaj reen). Tiel la aranĝo estas ankaŭ pli ekologia!

Nuntempe E@I diligente laboras pri la detaloj de la reta SES: pri ties formo, enhavo kaj la retejo. Pliaj informoj aperos baldaŭ en la retejo de SES kaj en la vizaĝlibra paĝo https://mallonge.net/SES2020.

Ni esperas, ke vi ĝuos nian aranĝon, kaj malgraŭ la pandemio ne mankos al vi la etoso de Esperantaj renkontiĝoj ĉi-somere – ni faros ĉion, por ke nia virtuala SES estu sukcesa!

Aliĝu al SES ĉe https://ses.ikso.net/2020/eo/aligxilo.

Sonja Zaretskaia
SES-teamano

Ĉi tiu artikolo aperis en la somera numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/07/ses-10

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.


La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi