Jubileoj kaj memordatoj en julio 2020

ondo1. Antaŭ 15 jaroj mortis Fernando de Diego de la Rosa (1919-1933-2005), hispana tradukisto, redaktoro kaj esperantisto, loĝinta en Venezuelo kaj Pollando; unu el la plej elstaraj Esperanto-tradukistoj (Cigana romancaro de F. García Lorca, 1971; La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha de M. Cervantes, 1977; Boule de suif de G. Maupassant, 1982; D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde de R. Stevenson, 1985; La familio de Pascual Duarte de C. J. Cela, 1985; Sentempa simfonio: Poem-antologio hispana, 1987; Norda odiseado kaj aliaj rakontoj de J. London, 1988; Drolaj rakontoj de H. Balzac, 1989; Cent jaroj da soleco de G. García Márquez, 1992; La oldulo kaj la maro de E. Hemingway, 1996 k. m. a.); aŭtoro de Pri Esperanta tradukarto (1979), Nuevo método de Esperanto para clases y autodidactas (1982), Pri literatura kritiko (1984), Gran Diccionario Español-Esperanto (2003). Kunaŭtoro de Literatura Manifesto ’87, laŭreato de la OSIEK-premio (1997, pro la traduko de Cent jaroj da soleco), honora membro de UEA (1993).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 70-72.

3. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Nicolina Gabrielli (1920-1955-2016), itala ĵurnalistino, verkistino, eldonistino kaj esperantistino konata en Esperanto kiel Lina Gabrielli kaj Lina Trenner Gabrielli; aŭtorino de sep beletraj libroj en Esperanto: La kombilo (1962), Bill kaj Lazuraj Okuloj: aŭ du kuleretoj da ĉielo (Kun A. Goldoni, 1964), Karnavalo (1973), Ni devas vivi (Kun K. Walraamoen, 1974), La ĝardeno de la urbestro (1978), Vivendo (1979), Nuancoj (Kun K. Szczurek, 1980) kaj de kvin tradukoj. Ŝi eldonis, plejparte kun la eldonmarko Plejado, kvardekon da libroj, inter kiuj, krom ŝiaj propraj verkoj, estis la kvarvoluma preskaŭ milpaĝa antologio Tra la parko de la franca poezio, kiun kompilis, tradukis kaj komentis G. Waringhien; honora membro de UEA (2001).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 99-100.

3. Antaŭ 10 jaroj mortis Umesao Tadao (1920-1945?-2010), japana kultura antropologo, iniciatinto kaj direktoro de la Japana Nacia Muzeo de Etnologio, kaj esperantisto, Esperanto-instruisto, aŭtoro de La spirito de Esperanto (1983), Sepdek sep ŝlosiloj por la japana civilizacio (1987) kaj de la japanlingva esearo Miaj travivaĵoj en Esperantujo (1994), kuntradukinto de Vivo de Zamenhof de E. Privat en la japanan (1965); membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

11. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Vilmos Benczik (1945-1959- ), hungara instruisto, literaturisto, tradukisto, eldonisto kaj esperantisto; redaktoro de Hungara Vivo (1976-90), direktoro de la libroeldonejo de HEA en kiu sub lia direktado aperis 138 Esperanto-libroj; kompilinto kaj redaktinto de pluraj kolektivaj verkoj, i.a.: 25 jaroj: Antologio de belartaj konkursoj (kun W. Auld, 1977), Baza Literatura Krestomatio (1979), Hungara antologio (1983), Baza legolibro por komencantoj (1986), Lingva arto. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton (1999), aŭtoro de pluraj artikoloj, recenzoj, antaŭ- kaj postparoloj (kelkaj el ili aperis en lia esearo Studoj pri la Esperanta literaturo, 1980), tradukanto; prezidanto de HEA (1990-92), komitatano de UEA (1980-86), prezidanto de la juĝkomisiono de Belartaj Konkursoj de UEA (1986-2002), membro de la Akademio de Esperanto (2001- ); honora membro de UEA (2016).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 32-34.

14. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Gianfranco Molle (1950-1975-2018), itala muzikinstruisto, kanzonisto kaj esperantisto, kies kantoj, gitare akompanitaj de li mem, estas registritaj en ses liaj albumoj: La vojo (1976), Horo da opozicio (1978), Kontakto (1979), La Poezio de la Patrolo (1980), Baf! (1985), La Fiŝkaptisto (2007), en kelkaj kolektoj kaj en Esperanta Songazeto.

15. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Jouko Lindstedt (1955-1969- ), finna lingvisto kaj esperantisto; aŭtoro de pluraj artikoloj kaj recenzoj aperintaj en libroj kaj gazetoj, kunaŭtoro kaj redaktoro de la Hejma vortaro (1999), redaktoro de Planlingvistiko (1981-83); prezidanto de la estraro de la Fondumo Esperanto (2001- ), membro de la Akademio de Esperanto (1998- ); kunverkinto de la Manifesto de Raŭmo (1980); laŭreato de la titolo “La Esperantisto de la Jaro 2000” (kun H. Bakker kaj M. La Torre); patro de tri denaskaj esperantistoj.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 179-180.

16. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Félicien Menu de Ménil (1860-1901-1930), franca diplomato, komponisto kaj esperantisto; aktiva propagandisto de Esperanto kaj aŭtoro de pluraj artikoloj, redaktoro de La Revuo (1906-14) kaj Franca Esperantisto (1908-12), aŭtoro de Les préjugés contre l’Espéranto (1908) kaj Muzika Terminaro (1908), komponinto de muziko por pluraj Esperanto-kantoj, i.a., por la Zamenhofa poemo La Espero, kiu iĝis la himno de Esperanto; membro de la Lingva Komitato (1914-30).

21. Antaŭ 40 jaroj mortis Aleksandr Logvin (Александр Порфирьевич Логвин, 1903-1923-1980), sovetunia fervojisto, ĵurnalisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Aleksandro Liljer; aŭtoro de la poemaro Sur la vivovojo (1964) kaj de la posteume eldonita La lasta taglibro de l’ poeto (2003).

26. Antaŭ 133 jaroj (1887) en Varsovio aperis la Unua Libro de Lazarj Markoviĉ Zamenhof – la naskiĝdato de Esperanto.

27. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Tazio Carlevaro (1945-), svisa kuracisto, psikiatro, psikoterapiisto, interlingvisto, idisto, esperantisto kaj konanto de pliaj planlingvoj; prezidanto de la kooperativo de Literatura Foiro (1980-85), kunaŭtoro de Esperanto en perspektivo (1974), aŭtoro de Eseo pri Ido (1976), Esperanto aŭ Interlingua?.. (1977), Sociopsikologio kaj grupodinamiko de la Esperanto-movado (1977), Che cos’è l’Esperanto (1985), Per costruire una lingua. Manuale d’interlinguistica (1993), Bibliografio di Ido (kun R. Haupenthal, 1999), Cxu Esperanto postvivos la jaron 2045? (1999) k. a.; honora membro de SES (2019).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la somera numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/07/julio-6

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi