Kronviruso en Brazilo

VianaEn la fino de la jaro 2019 eksonis la unuaj informoj pri la nova kronviruso, en la provinco Vuhano, en Ĉinio. Neniu tiam povus imagi, ke post kelkaj monatoj, jam naŭ milionoj infektiĝos kaj centmiloj mortos en la tuta mondo. Tio estas nek la sola, nek la plej mortiga kaj vasta pandemio en la historio, sed por generacio, kiu neniam travivis ion similan, ĝi estas certe suferiga katastrofo. En Brazilo la unua rekta kontakto kun la problemo okazis en februaro 2020, kiam aviadilo venigis el Vuhano brazilanojn tie loĝantajn. Ili restis izolitaj, kaj neniu ricevis pozitivan testrezulton pri kontaĝo. Je la 26a de februaro, la unua okazo estis dokumentita en la urbo San-Paŭlo: 61-jara viro, kiu estis vojaĝinta al Italujo. Oni tuj refortigis la kampanjon por prevento per lavado de manoj, frotiĝo per alkoholo, k.s. La dua okazo sekvis post tri tagoj, kaj denove la paciento estis ĵus veninta el Italujo.

De tiu momento la kvanto da okazoj sin sekvis laŭ la kutima supreniranta statistika kurbo. La Ministerio de Sano kunordigis ampleksan kampanjon por pretigo de fakaj hospitalaj sekcioj, alvokado de kuracistoj, ampleksigo de akcepto de pacientoj en la unuanivela grado, disponigo de medicinaj konsultoj per interreto.

Je la 17a de marto dokumentiĝis la unua morto pro kovim-19, en la urbo San-Paŭlo.

Dum aprilo kaj majo la malsano alarme eksplodis. En certaj regionoj, mankis intens-flegaj fakoj en hospitaloj, kaj eĉ baza materialo komencis manki en iuj brazilaj ŝtatoj: maskoj, hospitalaj kiteloj, eĉ medikamentoj. Malgraŭ mendoj de spirig-aparatoj, multaj homoj mortis sen taŭga flegado. En tombejoj oni devis fari amasfosojn por komunaj sepultoj, ofte sen la ĉeesto de parencoj. Fridujoj staris apud iuj hospitaloj por konservado de kadavroj ĝis sepulto. Kuracistoj, flegistoj kaj san-teknikistoj devis labori sen taŭga sinprotekto, pro kio amaso da infektiĝoj kaj mortoj de medicinistoj estis anoncitaj.

En junio oni atingis la tragedian kvanton de pli ol po mil mortoj pro kovim-19 en ĉiu tago. Fine de junio jam unu miliono da infektitoj kaj ĉirkaŭ 50 mil mortintoj estis oficiale anoncitaj. Brazilo fariĝis unu el la “epicentroj” de la pandemio. Oni devas konsideri, krome, ke tiuj ciferoj eble ne montras la veran dimension de la pandemio en nia lando. La kvanto da disponigitaj diagnozaj testoj estis relative malalta en iuj regionoj, kaj multaj mortoj estis registritaj sub aliaj diagnozoj (“nesufiĉeco de pulma funkcio”, ekzemple), ĉar la pacientoj mortis antaŭ la konfirmo per kovim-19-testo. Kaj oni scias, ke multaj infektitoj ne prezentis simptomojn, do ili ne submetiĝis al testoj kaj eĉ ne scias, ke ili estis trafitaj de la viruso. Iuj esploristoj parolas pri milionoj da infektitoj en Brazilo.

La plej multenombre trafitaj brazilaj ŝtatoj estas San-Paŭlo, Rio-de-Ĵanejro, Cearao kaj Parao.

Kial Brazilo fariĝis unu el la plej severe atingitaj landoj?

Ne estas facile respondi tion. La fenomeno kovim-19 estas komplika kaj nova. Oni povas tamen konjekti pri kelkaj kialoj, eĉ se ne kun plena certeco.

1. Brazilo estas neriĉa lando, kun san-sistemo nekontentiga, en multaj regionoj. Imagu ekzemple, kiaspecan flegadon povas ricevi indiano en la interno de la Amazonia arbaro, trafita de la viruso. En multaj el la kvin mil urboj ne ekzistas hospitaloj ekipitaj per intens-flegaj rimedoj. Okazis veraj hospitalaj kolapsoj, kaj pacientoj mortis ne atinginte hospitalan liton.

Paradokse, la ŝtato San-Paŭlo, la plej riĉa regiono en la lando kun la plej bone strukturita sanservo, fariĝis la plej atingita. Eble la datumoj estis pli precize kolektitaj kaj kalkulitaj en San-Paŭlo.

2. Ekzistas en Brazilo multaj malriĉaj kaj amase loĝataj kvartaloj en grandaj urboj (“favelas”), kie sanitaraj kaj higienaj rimedoj estas absolute mankantaj.

3. La grado de edukiteco de la popolo ne estas alta. Precipe en la komenco, multaj homoj ne komprenis la veran danĝeron de la malsano kaj apenaŭ sukcesis sekvi la instrukciojn por sinprotekto.

4. Tre malmultaj urboj en Brazilo sukcesis konservi altan gradon de socia izoliĝo, malgraŭ klopodoj de urbestroj, ŝtatestroj kaj de la Ministerio de Sano. Tio kaŭzis la eksplodan infektiĝon en la daŭro de relative nelonga tempo, kio kompreneble plenplenigis hospitalojn. En tio influis la fakto, ke ĉirkaŭ du trionoj el la brazila popolo vivas en la stato de malriĉeco, kaj la kvaranteno metis tiujn milionojn da malriĉuloj en mizeran situacion. Dekoj da milionoj da brazilanoj aliris al ŝtataj bankagentejoj por ricevi 600 realojn (ĉ. 100 dolarojn) donitajn de la registaro. Multaj informoj pri malsato kaj aliaj suferegoj estis montritaj per televido kaj ĵurnaloj.

5. Dum la tuta sanitara krizo okazis bedaŭrindaj politikaj krizoj. La prezidento unuamomente klopodis esprimi sian opinion, ke la malsano estas banala kaj ne tiel danĝera, kiel informas amaskomunikiloj. “Temas pri simpla eta gripo”, – li asertis publike. Kaj dum la tuta tempo li sin tenis kontraŭa al severa izoliĝo de homoj, kiu kaŭzas damaĝon al la ekonomio en nia lando. Ofte li sin montris surstrate, meze de homamasoj, sen masko kaj ne evitante rektan korpan kontakton. Kurioze, ke tion li faris, dum la ministro pri sano faris kampanjon por ĝenerala kvaranteno! Sekve, oni ŝanĝis dufoje la ministron pri sano. Nuntempe estras la ministerion oficiro, kiu ne estas fakulo pri medicino aŭ sanitara scienco. Aliaj miskomprenoj kaj kvereloj okazis inter la ekzekutiva, justica kaj parlamenta povoj. Misrilatoj okazis ankaŭ inter la prezidento kaj ŝtataj estroj, kiuj obeis la rekomendojn pri socia izoliĝo, kontraŭ la opinio de la prezidento. Strataj manifestacioj por kaj kontraŭ la prezidento foje estas agitaj kaj kontraŭdemokratiaj. Ofte la ĵurnaloj aludas al la danĝero pri “militista puĉo”.

Resume: la pandemio en Brazilo estas severa kaj tragika, kaj krom eviteblaj mortoj ĝi montris denove, nun skandale, la sociajn maljustecojn kaj malegalecon en la popolo.

Finverkita la 21an de junio 2020

Paulo Sérgio Viana

Legu ankaŭ:
Stanislav Belov Lecionoj de la pandemio
Stanislav Belov La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/07/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi