MondaFest’ 2020: Sonlibro “Vi estas mia heroo”

Sonlibro

Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) komenciĝis promesplena en junio. La julian programon ankaŭ inaŭguris tre specialaj okazaĵoj, inter kiuj estis la lanĉo la 3an de julio de la sonlibro Vi estas mia heroo: kiel infanoj povas batali kontraŭ KOVIM-19!: youtu.be/piFWPLjglCg. Ĉi tiu libro estas originala projekto de la Konsulta Teamo de Inter-Agenteja Komitato pri Mensa Sano kaj Psikologia Subteno-Konsila Grupo en Kriza Situacio (IASC MHPSS RG), ligita al UN. Ĝi disponeblas en pli ol 50 lingvoj en la retejo de IASC. La versio en Esperanto aperis kunlabore kun Unesko kaj la dua Vicprezidanto de UEA, Trezoro, tradukita de la volontula tradukteamo de UEA, finreviziita de la rusa esperantisto Andrej Peĉënkin kaj fineldonita de Ĉina Esperanto-Ligo.

La sonlibron produktis UEA, kiel simbolan omaĝon al la 49a Internacia Infana Kongreseto, planita por okazi en Montrealo kaj nuligita pro la pandemio. Ankaŭ ĝi estas la unua en serio de sonlibroj, kiujn UEA preparas kunlabore kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) por diskonigo de literaturo en Esperanto al blinduloj. Volontule voĉlegis la rakonton Elsa Torres (el la fama videokurso Pasporto al la tuta mondo). Voĉlegis la prezenton la Estrarano de UEA pri Kongresoj kaj Kulturo, Orlando Raola. Kunordigis kaj muntis la sonlibron Estrarano de TEJO, Luis Obando, kunlabore kun la unua Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. La libro taŭgas por geknaboj aĝaj inter 6 kaj 11 jaroj, kiuj devas ĝui la legadon akompane de gepatroj, prizorgantoj aŭ instruistoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №891.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi