Asista Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Fabrizio Hochschild faris triminutan salutparoladon okaze de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), kiu estos malfermita postmorgaŭ, la 20an de junio 2020. Estas atentinde, ke ĉi tiu ĉilia diplomato komencis sian paroladon en Esperanto, sed daŭrigis en la angla kaj finis per “Dankon”.
Lia parolado estas videoregistrita, ĝi estas aŭskultebla kaj spektebla ĉe Jutubo je la muskoklako sur la suba bilda ligo:
AlKo