MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage

UEAKiel anoncite (uea.org/gk/875a1), kadre kaj kulmine de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), okazos la Virtuala Kongreso (VK) inter la 1a kaj 8a de aŭgusto 2020. Kiel aludas ĝiaj nomo, dato kaj daŭro, la VK estos omaĝo al la Universala Kongreso, kun virtuala aliro al esencaj programeroj de la UK kaj enkonduko de novaj ideoj.

La VK estos senpaga por individuaj membroj de UEA. Tio spegulas la deziron de UEA, ke ĉiuj esperantistoj povu libere paropreni. Ankaŭ nemembroj de UEA povos partopreni, sed kontraŭ simbola kotizo, tiel ke indas aliĝi al UEA plej frue antaŭ la VK. Informoj kiel registriĝi (kion devos fari ankaŭ senpagaj partoprenantoj, laŭeble frue) aperos plej baldaŭ en sekvontaj komunikoj kaj en eventaservo.org/e/vk. Por plej rapide aliĝi al UEA, uzu nian retan aliĝilon: uea.org/alighoj/alighilo/.

La VK-programo estas planita por havi unu ĉefan programon, kiu daŭros averaĝe po ses horoj tage (12:00-18:00 UTC), por ebligi al esperantistoj de ĉiuj landoj kaj horzonoj laŭdezire partopreni la tutan programon. Aldone, ĉiuj prelegoj disponeblos al aliĝintoj por posta spektado.

La VK utiligos multajn teknikajn avantaĝojn por strebi rekrei la specialan etoson de niaj kongresoj, kiel libera babilejo, renkontiĝaj ĉambroj, disdividiĝo en malgrandajn diskutgrupojn kaj riĉan menuon de prelegoj.

La VK-programo enhavos kelkajn el la tradiciaj plej ŝatataj kaj konataj elementoj de la UK, kiel la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca Kafejo, kies resumoj estas videblaj en la IKU-paĝo uea.org/teko/IKU/. La ĉi-jara IKU-libro, kun la tekstoj de tiuj prelegoj, haveblos elektronike kaj senpage. Aliaj tradiciaj UK-programeroj, kiuj okazos virtuale kadre de la VK, estas la Tago de Lernado, la publika kunveno de la Akademio de Esperanto, Estraro de UEA respondas kaj la Aŭkcio.

Ne mankos specialaj programeroj kiel la Bankedo, kiun anstataŭos virtuala prezentado de naciaj pladoj el la tuta mondo, kaj la Internacia Vespero, kiu nomiĝos “Internacia Arta Aranĝo”. Por ambaŭ jam nun eblas proponi erojn skribante al la Virtuala Kongresa Komitato vkk@esperanto.org kaj mondafest2020@googlegroups.com.

Ankaŭ la Ekskursa Tago okazos virtuale, tiel ke oni povos elekti ekskursojn al pluraj famaj turismaĵoj de la mondo, kun lokaj esperantistaj ĉiĉeronoj. Se vi volas oferti tian viziton de turismaĵo en via lando, bv. skribi al la kunordiganto, amriwandel@gmail.com, ĝis la 10a de julio. El la proponoj estos elektitaj pluraj virtualaj ekskursoj.

Via helpo por tiu projekto estas bonvena – diskonigo de tiuj informoj al viaj lokaj kaj landaj grupoj kaj asocioj, provizo de novaj ideoj kaj proponoj kaj financa subteno. Se vi aliĝis al la 105a UK, unu ebleco subvencii tiun agadon estas proponi vian aliĝkotizon kiel donacon, informante tion al la Kongresa Fako per kongresoj@co.uea.org. Alia maniero estas proponi liberan donacon al nia agado por kongresoj ĉe uea.org/alighoj/donacoj/donaco (bv. indiki, ke via donaco celas la Virtualan Kongreson).

Sed la plej grava subteno estos frua aliĝo, kiel supre menciite, kaj partopreno en la Virtuala Kongreso, okazonta komence de aŭgusto, kadre de MondaFest’ 2020, kies Somera Inaŭguro okazos post kvar tagoj, la 20-an de junio. Ĝisdatigoj pri tio sekvos ĉe eventaservo.org/e/mondafest2020.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №885.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi