La 20an de junio 2020, je 12:00 UTC, okazos la Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), nomata Somera Inaŭguro. Ĉiuj estas bonvenaj spekti ĝin laŭ la suba programo kaj per la jenaj rimedoj: rekte en la retejo MondaFest.net (mondafest.net/programo/) kaj en la spacoj de UEA ĉe Facebook (facebook.com/universala.esperanto.asocio) kaj YouTube (youtube.com/ueaviva). La horoj aperas laŭ UTC (por kompreni, kiam ekzakte estos ĉe vi, ni rekomendas konsulti time.is/UTC; ekzemple berlina/pariza/budapeŝta tempo estas UTC+2, t.e. ke 12:00 laŭ UTC egalas al 14:00 por homoj en tempozono de Berlino/Parizo/Budapeŝto).
Inaŭguro. La 20an de junio 2020 – 12:00 UTC
- Muzika antaŭludo: Fransoazo Oazo kaj Kriztoff
- Inaŭgura Festparolado: Duncan Charters, Prezidanto de UEA
- Parolado nome de familio Zamenhof: Margaret Zaleski-Zamenhof
- 1a Muzika interludo: jOmO
- Festivala temo: “UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”
- Inaŭgura Parolado de la Temo: Humphrey Tonkin
- Mesaĝo pri la Temo, nome de UEA: Sara Spanò
- Mesaĝo pri la Temo, nome de TEJO: Rakoen Maertens
- Salutmesaĝo de UN: Fabrizio Hochschild, Suba Ĝenerala Sekretario de UN
- Mesaĝo de Espero, “Ĉio iros bone”: LKK de Montrealo
- 2a Muzika interludo: Manno Montanna
- Fermaj vortoj de la Inaŭguro: Orlando Raola, Estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj
- Muzika postludo: Joel Muhire / Amira Chun
La programo estas planita por daŭri ĉirkaŭ du horojn. Pli pri la Festivalo oni povas legi ĉe mondafest.net kaj eventaservo.org/e/mondafest2020. Pri la emblemo de MondaFest’ 2020, kiu reprezentas la spiriton de la Festivalo, eblas legi ĉe revuoesperanto.org/logo-fest.