Kvazaŭnekrologo: La Unuiĝinta Reĝlando en Eŭropa Unio, la 1a de januaro 1973 – la 31a de januaro 2020

skotlandoDum mia junaĝo, la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nordirlando (UR) fariĝis parto de la Eŭropa Unio, nome je la novjariĝo de 1973. Notu, ke mi ne uzas ĉi-kuntekste la terminon Britio, ĉar la UR inkluzivas ankaŭ la plej nordorientajn ses graflandojn de Irlando. Ankoraŭ ne temis pri la Eŭropa Unio, sed tiam nur pri la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK). Mi memoras, ke kelkaj homoj tiam, samtempe festantaj pri la jarŝanĝiĝo, demandis unu de la alia: “Ĉu vi sentas vin eŭropano nun?”

Bona demando. Por multaj el ni en Skotlando tiam, kaj eĉ pli tamen nun, alia demando, kiu fariĝis grava, estis: ĉu ni sentu nin pli skotaj, aŭ pli britaj? Por mi mem, estante laŭ la gepatra deveno duonskota kaj duongermana, eŭropeco estis jam parto de la ekvacio. Du jarojn pli poste, en 1975, ni rajtis finfine voĉdoni pri la decido farita de la britaj parlamentanoj jam en 1971. Referendumo en la Unuiĝinta Reĝlando estis tre malkutima okazaĵo, ĉar la tiama sinteno ĉe ni estis, ke politikajn decidojn inter balotoj faras parlamentanoj.

La referendumo de 1975 pri Eŭropo estis tute malsimila al tiu, kiu okazis en la Unuiĝinta Reĝlando pli lastatempe, en 2016. Certe en 1975 estis kelkaj, tiuj, kiuj nostalgiumis pri la grandioza Brita Imperio, jam finfine agonianta, kaj tiaj homoj do kontraŭis la ideon pri unuiĝo kun eŭropanoj, kaj eĉ pretendis, ke “ni” savis ilin (la eŭropanojn) en du mondmilitoj. Sed ankaŭ granda parto de la tiutempa rezisto kontraŭ la brita membriĝo en EEK venis tiam de la maldekstrularo, el kiu multaj kritikis la EEK-on kiel “kapitalistan klubon”, kiu, ili asertis, malpermesus la ŝtatigon de gravaj partoj de industrioj kaj servoj. La ideo pri faciligo de kontaktoj inter popoloj, inter laboristoj eĉ, ŝajne ne ludis gravan rolon en la pensado de multaj, kiuj nomis sin socialistoj. Mi devas konfesi, ke tiam eĉ mi troviĝis en tiu tendaro.

La rezulto de la referendumo de 1975, tamen, estis kristalklara. La demando estis: “Ĉu vi opinias, ke la Unuiĝinta Reĝlando restu en la Eŭropa Komunumo (la Komuna Merkato)?” La opinio de la popolo, aŭ de la 64%, kiuj efektive voĉdonis en 1975, tamen, estis ke pli ol 67% el ili volis resti en la Eŭropa Komunumo, kaj nur preskaŭ 33% voĉdonis por eliro. Kaj tio servis kiel respondo al la demando por jardekoj.

La vortumado de la demando en la referendumo de 2016 pri EU estis malpli pozitiva: “Ĉu la Unuiĝinta Reĝlando restu membro de la Eŭropa Unio, aŭ forlasu la Eŭropan Union?”. Kaj la rezulto, per finfine tre malgranda majoritato, estis malpli definitiva, kaj politike la malo de tiu en 1975: preskaŭ 52% por eliro, iomete pli ol 48% por restado. La procentaĵo de la rajtigitoj kiuj voĉdonis en 2016 estis 72%, do almenaŭ la nivelo de intereso pri la EU kreskis dum tiuj intervenintaj 41 jaroj.

Kio ja okazis intertempe? Interesa malsameco inter la du rezultoj estas ne nur, ke la procentaĵoj ŝanĝiĝis, sed ankaŭ, ke la lokoj de tiuj, kiuj subtenis rilaton kun Eŭropo ŝanĝiĝis. En 1975, la kontraŭantoj troviĝis en Skotlando. En la okcidentaj insuloj de Skotlando eĉ 70% de la voĉdonintoj kontraŭis, kaj la cetero de Skotlando certe ne entuziasmis tiom, kiom Anglio. En 2016, kontraste, la subtenantoj de la EU troviĝis en Skotlando, kaj la nordo de Irlando. En Skotlando kontraŭis Briteliron el EU 62% kaj subtenis tion nur 38%, kaj en la nordo de Irlando 56% kontraŭis Briteliron kaj 44% estis por. Do, du landoj el la kvar “partneroj” en la Unuiĝinta Reĝlando ne subtenis la komunan rezulton.

Ĝena afero por multaj skotoj estis la fakto, ke en la skotlanda sendependec-referendumo de 2014, la brita registaro asertis, ke la sola maniero por skotaj voĉdonantoj certigi pri daŭra membreco de Skotlando en la EU, estus por Skotlando resti en la Unuiĝinta Reĝlando. Povas esti, ke tiu aserto estis decida registara karto sur la ludotablo, kaj sen ĝi, eble la skota sendependec-referendumo havintus alian rezulton. Tamen, en la historio, kiu fakte okazis, Skotlando devis akcepti la rezulton de la referendumo de 2016. Sed ironie, do, la nuna situacio eble igas pli verŝajna rapidan estontan skotan realiĝon al la EU post sendependiĝo ol estintus la kazo post sukcesa referendumo pri sendependeco en 2014. Ja nun en 2020 la skotaj opinisondoj trapasis 50%-an subtenon por skota rehavo de sendependeco disde la Unuiĝinta Reĝlando. Se la brita registaro ne rifuzus peton por plia referendumo pri skota sendependiĝo, tamen. Sed tiu temo estus alia rakonto, eble por alia fojo, ĉar la temo ne malaperos.

La voĉdonantoj en la nordo de Irlando laŭ simila maniero majoritate aprobis daŭran membrecon en la EU. Tie la praktikaj problemoj de Briteliro estis evidentaj. La “provinco” norda Irlando, posedaĵo de la Unuiĝinta Reĝlando, havas internacian landlimon kun la sendependa Respubliko Irlando. Tiu landlimo serpentumas tien kaj reen laŭ 500 km. Kelkloke ĝi trairas domojn; kelkloke ĝi laŭiras la mezon de ŝoseo; kelkloke estas “insuletoj” apartenantaj al Respubliko Irlando, ĉirkaŭitaj de la teritorio de la Unuiĝinta Reĝlando, kelkloke la inverso estas. Estus malfacile trovi landlimon malpli taŭgan por dogana barilo. Kaj ne ekzistas multaj lokoj, kie homoj tiom emus malobei oficialan barilon. Se pli ol 25 mil britaj soldatoj ne sukcesis fermi tiun landlimon, kelkcent doganistoj apenaŭ povus.
Tamen kiel oni klarigu la rezulton en la cetero de la Unuiĝinta Reĝlando, nome en Anglio ekster Londono? Kio okazis dum tiuj kvardek unu jaroj inter 1975 kaj 2016?

Eble du aferoj: Unue la “Ĉiam pli proksima unuiĝo” ĉe la EU-flanko, tute normala kaj atendinda ideo por sukcesa kunlaboro. Kaj due, la reago al ĝi de kelkaj politikistoj de la brita Konservativa Partio. Ĉiam la ordinara membraro de tiu organizo montris sian postimperian nostalgion, kaj tordis la brakon de la konservativaj parlamentanoj, kaj minacis anstataŭigi ilin per pli “eŭroskeptika” deputito.

Sed ankaŭ grave rolis la fakto, ke tiuj, kiuj gvidis ĉi tiun kulturan militon, okupis altajn poziciojn en la amaskomunikiloj. La politika debat-programo de BBC Question Time (Demando-Tempo) plej kulpis pri malproporcia trudado de la vidpunkto de por-briteliraj politikistoj. Nigel Farage, ĉefo de la UKIP (United Kingdom Independence Party), kaj poste de la Brexit Party, aperis tridek kelk fojojn kiel gasto en tiu programo, pli ol ĉiu alia politikisto – nekredebla atingaĵo por partio, kiu por la plejparto de sia vivo ne posedis proprajn parlamentanojn britnivele. Ĝi estas ja kvazaŭ milito, kaj militoj havas viktimojn. Unu semajnon antaŭ la baloto en la brita referendumo de 2016, dekstrema kontraŭulo de EU murdis la laboristan deputitinon Jo Cox (pron: Ĝo Koks). Ŝajne, kaj triste, tiu frenezaĵo ne damaĝis la subtenon por la britelira flanko.

Britnivele, la nombroj estis jenaj: 52% por eliro el EU, 48% kontraŭ. En Skotlando, la inverso: 38% por eliro el EU, 62% kontraŭ. Certe tiu malkonsento hantos la rilaton inter Skotlando kaj la brita registaro dum la venontaj jaroj. En la lasta kaj hasta ĝenerala baloto de decembro 2019, deputitoj de la sendependisma kaj por-eŭropa Skota Nacia Partio sukcesis en 48 el la 59 skotaj balotdistriktoj, rezulto tute mala ol la angla rezulto de amasa venko por la konservativuloj. Pro la kronviruso normala politiko estas por la momento flankenmetita. Sed verŝajne (espereble) antaŭ la fino de la jaro, politika debato en Britio reiros al normaleco. Ĉi tiu cirko ankoraŭ ne estas finita.

Kio nun? Ni troviĝas nun preskaŭ kvar jarojn post tiu signifoplena baloto. La Unuiĝinta Reĝlando teorie jam eksiĝis el EU, sed malmulto ŝanĝiĝis ĝis nun. Eble iu interkonsento eblos antaŭ la fino de la transira periodo en decembro 2020, kiam la Unuiĝinta Reĝlando fornavigos en la sunsubiron, al kiu-scias-kie, eble fariĝonta marionetlando de Donald Trump, aŭ alternative, (kiu scias?) eble vekiĝonta el la koŝmaro, kaj ellaborinta ian justan kaj reciprokan rilaton kun siaj najbaroj.

Ed Robertson

Ĉi tiu artikolo aperis en la printempa numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/06/skotlando-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi