MondaFest’ 2020: Inaŭguro kaj unuaj eventoj

UEAEn la 20a de majo UEA oficiale anoncis la realigon de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) (uea.org/gk/875). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20a de junio kaj la 20a de septembro 2020, dum
la VK okazos inter la 1a kaj 8a de aŭgusto 2020, kadre de ĝi. Aldone al tio, ni kun ĝojo informas, ke jam multe da partneroj aliĝis al la ideo de MondaFest’ 2020 kaj anoncas siajn eventojn kadre de ĝi. La konstante ĝisdatigata programo troviĝas ĉe EventaServo.org. Kontrolu kaj rezervu la datojn: eventaservo.org/e/mondafest2020. Detalojn vi trovas en la apartaj paĝoj de ĉiu evento ĉe Eventa Servo:

20 jun –MondaFest’ 2020: Somera Inaŭguro

26 jun – MondaFest’ 2020: Tago de Azio kaj Oceanio (provizore)

27 jun – MondaFest’ 2020: 65-a AMO-seminario: “Landaj Asocioj – Leviĝantaj Agantoj” (sendu proponojn ĝis la 20a de junio!)

29 jun-3 jul – NASK 2020 1a parto (registriĝu ĝis la 22a de junio!)

6-10 jul – NASK 2020 2a parto

11-18 jul – 76a Internacia Junulara Kongreso (IJK)

18-26 jul – SES kaj SEP – Somera Esperanto-Studado kaj Somera Esperanto-Programado

25-31 jul – Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI (VEKI)

1-8 aŭg – MondaFest’ 2020: Virtuala Kongreso de Esperanto (VK)

9 aŭg – MondaFest’ 2020: Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo

15 aŭg – Paralela Universo (virtualaj aŭ surlokaj renkontiĝoj)

20 aŭg-20 sep – MondaFest’ 2020: Tutmonda Arbo-plantado

12 sep –8a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj (sendu kontribuojn ĝis la 15a de aŭgusto!)

19 sep – MondaFest’ 2020: Tago de Veteranoj (provizore)

20 sep – MondaFest’ 2020: Printempa Inaŭguro

Ĉu vi volas vian eventon en MondaFest’ 2020? Nia festivalo ampleksas la tutan komunumon: se vi havas ideojn aŭ proponojn pri eventoj, kiuj povos okazi, aŭ deziras, ke evento via okazu kadre de MondaFest’ 2020 aŭ VK, bv. kontakti la organizajn teamojn laŭ la kontakt-informoj ĉe eventaservo.org/e/mondafest2020. Aprobitaj eventoj kadre de MondaFest’ 2020 povos anonciĝi uzante la emblemon kaj nomon de la festivalo, inkluzive en EventaServo.org, kaj ĝuos informadon per la komunik-kanaloj de UEA.

Ĝis la 14a de junio eblas partopreni konkurson por emblemo(j): se vi estas artema aŭ entuziasma pri la la ideo de MondaFest’ 2020 kaj VK, sendu proponojn pri emblemoj ĝis la 14a de junio (inkluzive) al la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar per alekska@gmail.com. La Estraro de UEA prijuĝos la proponojn kaj oficiale anoncos la gajninto(j)n de la konkurso la 20an de junio, dum la inaŭguro de MondaFest’ 2020. La premio estos senpaga aliĝo al Universala Kongreso en 2021 aŭ 2022 kaj unujara membreco en UEA, se la gajninto(j) ne estas membro(j). La Estraro povos aljuĝi pliajn premiojn al aliaj escepte bonaj proponoj.
Legu pli: eventaservo.org/e/emblemoj_MondaFest2020+VK.

Se vi aŭ via organizo interesiĝas pri sponsorado aŭ subteno de la eventoj, tio estas tre pozitiva por la plej bona okazigo de MondaFest’ kaj VK. Pri tio kontaktu la Vicprezidanton de UEA, Fernando Maia Jr. ĉe fmaiajr@gmail.com.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №884.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi