Vi estas mia heroo: libro de UN pri KOVIM-19 aperis en Esperanto

heroo

Ĉina Esperanto-Ligo, Universala Esperanto-Asocio kaj UNESKO (La Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj) partoprenis en esperantigo kaj eldono de la multlingva bildlibro Vi estas mia heroo pri la tutmonda batalo kontraŭ KOVIM-19 (COVID-19). Nun la libro en Esperanto kaj aliaj pli ol kvindeko lingvoj legeblas en la retejo de Inter-Agenteja Konstanta Komitato de UN (Unuiĝintaj Nacioj).

La libro taŭgas por geknaboj, kiuj aĝas inter ses kaj dek unu jaroj. Per la vojaĝo de la knabino Sara kaj la mirakla besto Ario la libro celas diskonigi al infanoj kiel protekti sin mem, familianojn kaj amikojn kontraŭ infektiĝo de COVID-19 kaj kiel trakti negativan humoron.

La libro Vi estas mia heroo estas lanĉita de Inter-Agenteja Konstanta Komitato pri Mensa Sano kaj Psikologia Subten-Konsila Grupo en Kriza Situacio kaj kune eldonita de pli ol 50 organizoj inkluzive de la Monda Organizo pri Sano kaj la Infana Fonduso de UN.

La Esperanta versio estas tradukita de la rusa esperantisto Andrej Peĉënkin.

Bonvolu elŝuti kaj legi la libron en Esperanto.
La libro en aliaj lingvoj.

Redaktoro: Gao Shuyuan

Fonto: El Popola Ĉinio

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/06/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi