Estu volontulo en Tuluzo

tuluzoEsperanto-Kultur-Centro de Tuluzo serĉas junulon, kiu deziras agadi dum ok monatoj por Esperanto en nia urbo de oktobro 2020 ĝis majo 2021. Povas kandidatiĝi ĉiuj junuloj de 18- ĝis 25-jaraj, el la 31 landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo plus Svislando.

Nia asocio kaj ĝia agado

Esperanto-Kultur-Centro estas asocio celanta disvolvi la interkulturajn interŝanĝojn kaj la internacian solidarecon per la lingvo Esperanto. Ni agadas precipe en tri kampoj: informado pri la lingvo, instruado kaj utiligado de la lingvo.

La programo “Civita Servado”

La Civita Servado (“Service Civique”) estas franca ŝtata programo malfermita al ĉiuj civitanoj de la Eŭropa Ekonomia Areo aŭ al homoj kiuj havas restadpermeson en tiuj landoj, kaj kiuj aĝas de 18 ĝis 25 jarojn.

La junulo ricevadas de la franca ŝtato kaj de nia asocio ĉiumonatan kompens-monon (ĉirkaŭ 580€), kaj plenan sanprotekton. Eblas ankaŭ ricevi kroman monhelpon por la loĝado. La volontulo agados po 24 horojn ĉiusemajne dum 8 monatoj. La disvolvado de lia/ŝia volontulado estas akompanata de mentoro, kiu helpas kaj konsilas. La asocio povos helpi pri la instalado en Tuluzo.

Fine de sia volontulado, li/ŝi ricevos atestilon pri la kompetentoj, kiujn li/ŝi akiris.

Legu pli en la retejo de Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo
https://toulouse.occeo.net/eo/devenez-volontaire-en-service-civique-2/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi