Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj

Laŭ statistiko de Unuiĝintaj Nacioj, hodiaŭ 71 milionoj da homoj tra la mondo estis perforte dislokitaj de militoj, naturaj katastrofoj, kaj forpelo el siaj hejmlandoj. Ili plejparte loĝas en ŝirmejoj por rifuĝintoj, ofte kun vivosava subteno de UN. Ilia situacio fariĝis eĉ pli malfacila pro alveno de KOVIM-19. Ĉe multaj rifuĝintoj, socia distancigo ne eblas, mankas la ebleco de kvaranteno, kaj sanservoj kaj hospitaloj estas neadekvataj. En multaj mondopartoj, naciaj landlimoj estas fermitaj eĉ al tiuj kiuj prosperas: rifuĝintoj estas aktive repuŝataj kaj kalumniataj. Dum ĉiuj homoj frontas riskon pro KOVIM-19, la rifuĝintoj de la mondo estas inter la plej endanĝerigataj.

Kiel atentigis la Alta Komisionestro pri Rifuĝintoj, Filippo Grandi, “Se iam ajn ni memoru, ke ni vivas en interligita mondo, la koronaviruso tion rekte komunikis.” KOVIM-19, la Komisiono diras, “ne konas landlimojn, ne konas lingvaj barojn. Ĝi minacas ĉiujn homojn sur tiu ĉi planedo – inkluzive rifuĝintojn kaj aliajn dislokitojn.”

Unuiĝintaj Nacioj nomis la 20an de junio Monda Tago de Rifuĝintoj. Ĉi-tage ni aparte memoras la multajn milionojn da homoj forigitaj el siaj hejmoj pro milito, perforto kaj naturaj katastrofoj. Universala Esperanto-Asocio solidariĝas kun multaj aliaj organizaĵoj por atentigi pri la neceso de internacia kunlaboro por alfronti la bezonojn de rifuĝintoj kaj labori por ilia paca kaj sekura reiro al siaj originaj loĝlokoj, aŭ ilia azilo en la landoj kie ili, senelekte kaj senkulpe, troviĝas.

Inter la multaj demandoj pli forte traktendaj estas la lingva problemo: multaj rifuĝintoj troviĝas en situacioj kie ili ne povas lingve komunikiĝi kun la ĉirkaŭaj homoj, inkluzive de registaraj funkciuloj, instruistoj, medicinistoj kaj krizolaborantoj. Kiel parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, ni estas aparte konsciaj pri tiu neatento al adekvata alfronto de lingvaj diferencoj.

Okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj 2020, ni alvokas al registaroj, neregistaraj organizaĵoj, kaj tute aparte al Unuiĝintaj Nacioj mem, alfronti lingvajn demandojn pli rekte kaj en spirito de lingva justeco, nediskriminacio kaj humana kunsento.

Kaj ĉefe ni alvokas al ĉiuj homoj subteni la laboron de Unuiĝintaj Nacioj por mildigi la sorton de rifuĝintoj en la nuna danĝera monda situacio.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №887.

Foto: https://news.un.org/ru/gallery/261861

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi