TEO: nova kunlaboranta faka asocio de UEA

teoEn la pasinta semajno la Komitato de UEA rete aprobis kunlaboran kontrakton inter Teamanta Esperantista Organizo (TEO) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA). En la voĉdonado 47 komitatanoj sin esprimis, el kiuj 43 aprobis la kunlaboran kontrakton.
La aprobo sekvis dektagan diskutadon, surbaze de ampleksa raporto preparita de la Estraro (Raporto_pri_TEO.pdf), kiu krom statuton kaj priskribon de la agado de TEO prezentis ankaŭ nove verkitan kontrakton, kiu povos servi kiel ŝablono por kontraktoj de aliaj Fakaj Asocioj, novaj kaj ekzistantaj.

La propono kontrakte kunlabori kun TEO estis farita al la Komitato okaze de la Monda Tago de TEO, la 21an majo 2020. Tiuokaze TEO kaj UEA komune mesaĝis (uea.org/gk/873a1). La Tago estis deklarita de UN pro la graveco de teo por granda parto de la homaro, de la profesia, industria, ekologia kaj kultura vidpunkto: en pli ol 120 landoj teo forte ligiĝas al la kampo de homaj rilatoj, internacia kunlaboro kaj daŭripova evoluigo, kongrue al la Tagordo 2030 de Unuiĝintaj Nacioj.

La Faka Asocio estis oficiale fondita en 2019, dum la 104a Universala Kongreso en Lahtio, sed ĝi baziĝis sur laborgrupo, kiu organizis filmkonkurson “Teo kaj Amo” (uea.org/gk/620a1) kaj aliajn aktivaĵojn, pri kiuj eblas legi en la supre menciita raporto.

TEO estos la 30a KFA (Kunlaboranta Faka Asocio) de UEA kaj, des pli grave, la unua faka asocio, kiu subskribis kunlaboran kontrakton post la pasintaj pli ol dek jaroj. La antaŭa estis Monda Asembleo Socia (MAS) en 2009. La Estraro kunlabore kun la komisiono pri statutoj estas konsideranta pliajn petojn de fakaj asocioj.

Legu ankaŭ: Mesaĝo de TEO kaj UEA okaze de la Internacia Tago de Teo

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №886.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi