Enketilo de UN en Esperanto

unLa oficejo de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj tradukis enketilon de UN por la ĝenerala publiko. Ĝi tekstas, interalie:

La mondo travivas plurajn transformiĝojn. Nia klimato ŝanĝiĝas rapide. Ni rimarkas gravajn ŝanĝojn en teknologio kaj en la konsisto de nia loĝantaro. Kaj ni alfrontas riskojn pro kreskantaj malegalecoj, longdaŭraj konfliktoj, kaj novaj formoj de perforto. La mastrumado de ĉi tiuj evoluoj postulos kunlaboron trans limoj, sektoroj kaj generacioj. Tion postulos ankaŭ la atingo de nia komunuma vizio por pli sekura, justa, kaj pli daŭripova mondo.

Viaj respondoj al ĉi tiu demandaro helpos plibonigi internacian mastrumadon de ĉi tiuj evoluoj, kaj pli bone situigos nin por atingi niajn aspirojn pri pli hela tutmonda estonteco en 2045, kiam la Unuiĝintaj Nacioj fariĝos 100-jara.

Bonvolu veni al la enketa retejo kaj respondi ĝin.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/05/un-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi