La 21an de majo 2020 pro la koronviruso COVID-19 mortis
Hilary “Bill” Chapman (1950-2020)
brita instruisto, socia aganto, urbestro de Conwy (Kimrio) kaj esperantisto (ekde 1967), konata en Esperantujo kiel Bill Chapman; ĉefdelegito de UEA por Britio, esploranto de la historio de Esperanto, aŭtoro de pluraj tiutemaj artikoloj (ankaŭ en La Ondo de Esperanto) kaj de la libro The Early History of Esperanto in the United Kingdom (2019).
Ni funebras kaj kondolencas al liaj parencoj, amikoj kaj samideanoj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/05/nekrologo-48