Novaj instruformoj en Ekparolu!

ekparolu

Dudeko da geonkloj de nia programo Ekparolu! kunsidis per la programo Zoom la 2an de majo. En la kunsido okazis taksado de la programo baze de la opinioj de la genevoj, kiuj finis la studojn ĉe Ekparolu!. Pri tiu temo baldaŭ aperos publika dokumento kun resumo.

La partoprenantoj konstatis ke Ekparolu! bone funkcias, sed mankas genevoj, estas multaj nemenditaj sesioj, sekve la programo bezonas esti pli konata kaj pli efike reklamata.

Ni alvokas ĉiuj instruantojn diskonigi la senpagan eblon profiti el babiladoj kun spertaj geonkloj. La reklamfilmo de TEJO eble estos bone uzebla por tiu celo.

Ekparolu havas ankaŭ novan formon por helpi la lingvolernantojn. La geonkloj decidis okazigi grupajn renkontiĝojn kaj kursojn. La unuajn provojn ni faros en tri semajnfinoj en majo (la 10an, 23an, 24an, 30an kaj 31an) kaj jam invitis aliĝi la genevojn kaj eksgenevojn.

Dum la renkontiĝoj ni okazigos dufoje 2-3 paralelajn gruplecionojn pri diversaj temoj kun la gvido de geonkloj kaj eksgenevoj. La temoj estos: lingvoekzercado, kantado, poemoj, legado de tekstoj kaj literaturaĵoj, gramatikaj klarigoj, ktp.

La kondiĉojn kaj la planatan programon vi povas vidi sur la paĝo ZOOM-kursoj.

Fonto: Edukado.net

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi