La Internacia Tago de Familioj, la 15a de majo, estas okazo por rekoni la gravecon de la familio kiel la baza unuo de socio. Ĉi-jare la Tago alprenas specialan signifon dum la mondo frontas la eksplodon de KOVIM-19. Tra la mondo familioj estas dividitaj de militoj, naturaj katastrofoj, malsato – kaj nun de neeblo moviĝi trans distancoj pro timo de infektiĝo. Kaj la Internacia Tago de Familioj okazas nur tagojn post horora kaj poltrona atako kontraŭ akuŝa hospitalo en Afganio, kiu portis morton al patrinoj kaj orfigis bebojn ĝuste tie, kie nova vivo envenas la mondon.
Kiam L. L. Zamenhof kreis Esperanton, en 1887, li revis pri mondo unuigita de komunikado trans etnaj lingvoj por krei tion, kio fariĝu unu tutmonda familio. Tra la jaroj lian idealismon kontraŭis la insista emfazo de multaj niaj gvidantoj pri malsameco kontraŭ simileco, kaj sendependeco kontraŭ kunlaboro. Sukcesaj familioj scias kiel partopreni, kiel komunikiĝi kaj kiel toleri diferencon. La familio restas modelo de tio, kion ni povus atingi en malferma, demokratia, kunlaborema mondo. Ni alvokas al parolantoj de Esperanto, ke ili laboru por atingi tiun idealon, kaj al Unuiĝintaj Nacioj, ke ĝi daŭrigu kaj intensigu sian laboron por familioj kaj infanoj ĉie en la mondo. Neniam estis epoko, kiam espero estas pli grava ol nun, kaj esperoplena agado pli gravas ol senpensa dividiĝo. Per Esperanto, la lingvo de espero, nia Asocio laboras por unuigi la mondon cele al pli bona kaj pli humana morgaŭo.
-
Abonu “La Ondon”
Abonu ĉe
https://esperanto-ondo.ruAŭskultu nin
Demonstraj versioj de “La Ondo”
La Ondo de Esperanto.
2024, №4. 144 paĝoj.
Konciza demoversio
Elŝutu: pdf
La Ondo de Esperanto.
2023, №3. 141 paĝoj.
Konciza demoversio
Elŝutu: pdf
La Ondo de Esperanto.
2023, №2. 148 paĝoj.
Konciza demoversio
Elŝutu: pdf
La Ondo de Esperanto.
2023, №1. 139 paĝoj.
Konciza demoversio
Elŝutu: pdf
El niaj libroj
Musklaku la kovrilon por legi pliajn informojn.