Nova estraro de Institucio Hodler

ueaLa Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler ’68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

IH’68 estis starigita en 1968 omaĝe al la fondinto kaj unua granda mecenato de UEA, Hector Hodler. Ĝi akumulas kapitalon, kies renton ĝi uzas por apogi Universalan Esperanto-Asocion kaj laŭeble movadajn instancojn kaj projektojn. Ĝi bonvenigas kontribuojn al sia kapitalo en formo ĉu de donacoj, ĉu de pruntoj.

Kelkaj el la subvencioj asignitaj de IH’68 en la tri pasintaj jaroj estis: € 3.000 kaj € 5.000 al Fondaĵo Canuto; € 5.000 al TEJO, por trejnseminario kaj partoprenigo de aktivaj afrikaj esperantistoj (loĝantaj en Afriko, kun aparta atento pri partoprenigo de virinoj) al la afrika IJK; € 2.000 por produktado de varbofilmo, cele al akiro de sufiĉe da financoj por realigi teatran/televidan filmon pri Zamenhof; entute € 10.000 por UEA en la jaro 2018 por Fondaĵo Canuto, Oficejo Afrika Komisiono, 9a TAKE kaj kunordiganto de subvencipetoj; € 3.000 por voluntuloj de UEA de ekster EU; € 1.000 por la programo de la 101a UK; € 500 por nova eldono de “La Danĝera Lingvo”; € 358 favore al eldono de pola Esperanto-lernolibro laŭ aktuala metodo.

Se vi interesiĝas helpi la movadon finance pere de IH’68 (per donacoj, senrentaj kaj kunrentaj pruntoj aŭ heredaĵoj), bonvolu skribi al ĝia estraro per la retadresoj en la retejo de UEA: uea.org/asocio/komisionoj/institucio_hodler. Financa subteno al la institucio ĉiam bonvenas: per la banko ING NL80 INGB 00016875 44 aŭ per la UEA-konto ihod-h.

La estraro de IH’68 avertas: pro la aktuala financa situacio de UEA plej verŝajne IH’68 ne trovos la eblon agnoski financan subtenon al subvencipetoj, kiuj ne rekte rilatas la funkciadon de UEA.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №872.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi