Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira per Espero

uvira

En momento dum kiu la tuta homaro suferas pro la koronvirusa pandemio, Uvira, urbo nordoriente de DR Kongo, estis trafita de terura natura katastrofo tutajn nokton kaj matenon de la 17a kaj 18a de aprilo 2020.

Pro torentaj pluvegoj, la lago Tanganjiko kaj precipe la rivero Mulongvo transiris siajn fluejojn kaj alfluis ĉirkaŭajojn, kie akvo kaŭzis neatenditajn eroziojn, mortigis plurajn homojn kaj kortbestojn kaj faris gravajn materialajn damaĝojn. Dura estas tio, kio sekvis: plurdekoj da mortintoj estis retrovitaj sub koto kaj ruinaĵoj de disfalintaj konstruaĵoj. Plurcentoj da domoj estis detruitaj, el kiuj multaj ne plu uzeblos. Iom da konsolo por nia komunumo estas tio, ke neniu esperantisto pereis en la katastrofo, kvankam kelkaj el ili kaj familianoj perdis siajn domojn aŭ endomajn havaĵojn, damaĝitaj aŭ forportitaj de la akvo. Tiuj, kiuj sukcesis vekiĝi kaj fuĝi la danĝeron iris al lernejoj kaj preĝejoj, kie ili ekde de tiam tranoktas en malbonaj mizeraj kondiĉoj. Tio ankoraŭ pli akriĝas pro nuntempa apero de malario: en pluvsezono multiĝas kuloj, pro katastrofo detruiĝis kulvualoj, mankas trinkebla akvo kaj sola ŝtata akvoproviza infrastrukturo en la urbo ĉesis funkcii pro detruiĝo. Homoj ne havas eblon lavi aŭ ŝanĝi siajn vestaĵojn, kaj Uvira iĝis pli ol kompatinda urbo: inundego, malario, ebola kaj koronvirusa malsanoj, haŭtmalsanoj, ĥolero, malsato kaj grandiĝanta malsekureco kiel ŝtelado kaj rabado. Ne estas dubo, ke la homoj en Uvira kaj aparte niaj esperantistaj geamikoj urĝe bezonas subtenon: nutraĵojn por plu vivteni sin, vestaĵojn por surmeti, kuracilojn, kulvualojn, monsumon, kiu utilu por plibonigo de vivsituacio kaj, se eblos, ripari difektitajn domojn. Domriparon kaj rehavigon de perditaĵ aĵoj ili ne povas mem fari precipe pro manko de asekuroj kaj ŝparmono en la lando, kie la homoj vivas kun malpli ol unu usona dolaro tage.

Tial la Afrika Komisiono kaj la Estraro de UEA afable alvokas ĉiujn bonkorajn esperantistojn bonvoli helpi pri la situacio en Uvira. Ĉiu alternativa mondonaco al la konto Espero ĉe UEA kun la celo “Uvira-20” estos tre bonvena kaj ne malpli dankata. Subtenante niajn afrikajn aktivulojn, ni pruvos, ke pli ol simpla lingvo Esperanto estas ankaŭ rimedo por internacia solidareco eĉ en la plej ekstremaj malfacilaj vivsituacioj. Efektive tia estis la motivigo de Hector Hodler, fondinto de UEA, kies forpason ni speciale memoras cent jarojn poste en 2020. H. Hodler organizis mem la Dummilitan Helposervon de UEA en la periodo de la unua mondmilito, kio estis la unua granda socia servo por paco kaj solidaro en UEA.
Por donaci bonvolu aliri: uea.org/alighoj/donacoj/espero.

La Esperanto-movado en Uvira estas signife dinamika, cetere danke al junaj sindonemaj esperantistoj, kiuj ĉiam klopodas plivivigi Esperanton en la regiono. Pro la agado de pluraj fortoj ekzistas pli ol kvin Esperanto-kluboj kun entute cento da membroj tra la urbo. Uvira-esperantistoj aktoris kaj eldonis preskaŭ profesinivele jam tri filmojn en Esperanto: Infanaj rajtoj, Dank’ al la lingvo kaj Venĝemo.Tiun lastan eblas spekti jutube:
https://youtu.be/DhnXZriYVKE

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №874.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi