La franca Esperanto-Kultudomo en la kastelo Greziljono informas, ke ĉiuj kursoj planitaj en julio ŝoviĝis al aŭgusto. Ĉiuj eventoj okazos laŭ la validaj reguloj post la epidemio.
2020-07-27/31: Verda Naturisma Semajno kun INOE kaj FFN
2020-08-02/09: La Verdaj Skoltoj tendumas, skoltumas, lignokonstruas
2020-08-03/13: 6a Interŝanĝoj de scioj kaj faroj (franclingve)
2020-08-03/14: 4a Maratona Esperanto-kurso
2020-08-10/14: 32a Internacia Esperanto-Konferenco post OSIEK «Naturo, Medio, Klimato, Scienco»
2020-aŭg-17/27: 10a Festa Semajno por infanoj, adoleskuloj kaj familioj
Poŝtadreso: Maison Culturelle de l’Espéranto, Grésillon, St. Martin d’Arcé. FR-49150, Baugé-en-Anjou, France
Telefonoj: +33-2.41.89.10.34, +33-9.51.64.10.34 (respondilo)
Retpoŝto: kastelo@gresillon.org
Retejo: http://gresillon.org/
Aliĝo: http://gresillon.org/aligho
Bonvenon al ĉiuj
la teamo de Grésillon