Demonstra versio de la printempa Ondo

ondoEn la retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj ĵus aperis la demonstra versio (demoversio) de la printempa eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto. La 61-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstofragmentojn el la 122-paĝa Ondo, publikigita la 1an de aprilo 2020. La demoversio estas libere elŝutebla ĉe http://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-303demo.pdf. La pli fruaj demoversioj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo.

Ekde januaro 2020 La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako, kies unua, printempa eldono (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) aperis la 1an de aprilo.

Nia novaĵretejo estas legebla de ĉiu deziranto, kaj ĝi ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj, kiujn ricevas la almanako La Ondo de Esperanto, kiun povas legi nur la abonantoj.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La somera Ondo aperos fine de junio, la aŭtuna – fine de septembro, kaj la vintra – jarfine.

Enhavtabelo

1 Kovropaĝa bildo
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero
5 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. La ondo de pandemio kaj la “Ondo”
6 Temo
7 Stanislav Belov. La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
11 Esperantistoj kaj kronviruso
11 Kirilo Brosch. Esperantigo de “coronavirus”
12 Duncan Charters. Mesaĝo al ĉinaj esperantistoj
12 Aleksander Korĵenkov. Malgaja statistiko
13 Donaco de la eldonejo Libera
13 Monato: Senpaga dum la virusa krizo
14 Albert Stalin T. Garrido. Kongreso prokrastita en Filipinoj
15 Peter Baláž. Ankaŭ al E@I minacas nuligo de ĉi-jaraj eventoj
16 Amri Wandel. Israelo: “Ne rajtas kunveni pli ol dek personoj”
17 Hispanio: La landa kongreso prokrastita
17 Orlando Raola, Said Baluĉi. La 52a Malferma Tago ne okazos
18 Intervjuo
19 Paweł Fischer-Kotowski. Carlo Minnaja: dampi la ekscesojn: Intervjuo kun Carlo Minnaja
23 Eventoj
24 Liba Gabalda. La 18a Novjara Renkontiĝo
26 Werner Groen. Mia vojo al Esperanto kaj al la 5a Luminesk’
27 Tyron Surmon. Neĝkovrite en Pollando
29 Reza Kheirkhan. Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la korona viruso
30 Lu Wunsch-Rolshoven. Podia diskuto en Munkeno pri lingvoplureco en Eŭropo
32 Nikolao Gudskov. APERo pri jubileoj
34 Ilona Koutny. Arda kaj multkolora interlingvistika sesio en Poznano
35 Aleksander Korĵenkov. Germanio: ruslingve pri Esperanto per televido
36 Povilas Jegorovas. Nova posteno de Vytenis Andriukaitis
36 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Parlamenta medalo por Povilas Jegorovas
37 Povilas Jegorovas. Nova informa kaj instrua projekto en Litovio
38 Aleksander Korĵenkov. La membraro de UEA plu malkreskas
39 Lee Miller. Akademianoj kontrolis lernolibron
39 Szilvási László. Esperantaj reklamkampanjoj en Facebook en Hungario
40 Programo de la Montreala IKU
40 Aleksander Korĵenkov. Montrealo superis Vankuveron
41 Tempoj kaj urboj. 1859. Penza
42 Nekrologoj
43 Koncize (12 informoj)
44 Tribuno
45 Probal Dasgupta. Nia pakto kun la tagiĝo: Eseo
50 Ed Robertson. Fino, aŭ kio?
53 Valentin Melnikov. Legendoj kaj realo de la Moskva metroo
56 Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio
56 Spomenka Štimec. En Zagrebo post la tertremo
57 Roland Rotsaert. Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento
58 Arkivo
59 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2020
61 Aleksander Korĵenkov. Antaŭ 125 jaroj: Lev Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
64 Lev Tolstoj. Prudento aŭ Kredo?
67 Edmond Privat. La verko de H. Hodler
70 Kulturo
71 Aleksander Korĵenkov. Pri la ĉefverko de Platonov kaj ĝia stranga lingvaĵo
72 Andrej Platonov. Ĉevenguro. Vojaĝo kun malfermita koro: Romanfragmento (Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov)
87 Paulo Sérgio Viana. Kurba
89 Miĥail Korotkov. Troa tago
96 Poezio el ĉiuj ĉieloj 2020
97 Julian Modest. Ina kuraĝo
98 Literatura konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2020”
99 Miguel Fernández. Jes, sed alvenos ja la tago
104 Aleksander Korĵenkov. Nia libroproduktado en la 2019a jaro
108 Wolfgang Kirschstein. Oskaro kaj la mondo
111 Halina Gorecka. 90 jaroj da plena vivo kun doloroj, sed ankaŭ kun feliĉo (Recenzo: Júlia Sigmond. Júlia Sigmond 90)
112 Carlo Minnaja. El la rusa poezio (Recenzo: El la rusa poezio)
114 Paŭlo Moĵajevo. Albumo pli muzika, ol kanta (Recenzo: Kjara. Blua horizonto)
116 Floréal Martorell. Kien vi iros?: La unua muzika albumo en 2020
116 La Pordo: Nova bita unuopaĵo kaj video de Ale Kosabela
117 Maria Majerczak. Internacia kantokonkurso en Esperanto
118 Novaj libroj en nia biblioteko
120 Literatura Foiro, 2020, №303
121 Internacia Esperanta literatura konkurso ABRITUS
121 Demonstraj versioj de La Ondo por 2017-19
121 Ricevitaj gazetoj
122 Reklamo

Legu ankaŭ:

La Ondo de Esperanto: la printempa eldono sur 122 paĝoj;
Iĝu patrono, amiko aŭ abonanto de La Ondo;
Demonstraj versioj de La Ondo por 2017-19.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/05/ondo-59

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi