Estas anoncita la sesa konkurso pri poemoj en Esperanto kaj la itala lingvo sen partopren-kotizo. Rajtas partopreni ĉiuj poetoj el nia planedo.
Lingvoj: La versaĵoj povos alveni en la itala lingvo, en Esperanto, aŭ en ambaŭ lingvoj.
La poetoj devas partopreni per nur unu poeziaĵo ne pli longa ol 50 (kvindek) versoj entute. Oni sendu ĝin, kune kun la aliĝilo, per retpoŝto al: samideano@hotmail.it.
Elŝutu la aliĝilon en formato DOC ĉi tie aŭ bonvolu plenigi la formularon ĉe https://www.iconcorsidisamideano.it/poezio-el-ciuj-cieloj-sesa/
La verkoj devos alveni antaŭ la 30a de aprilo 2020. Al ĉiuj partoprenantoj Samideano sendos la verkaron en pdf, kiam ĝi estos preta kaj eldonita.
Pliajn informojn legu rete: https://www.iconcorsidisamideano.it/poezio-el-ciuj-cieloj-sesa/.