Membronombro de UEA en 2019

En 2019 entute 4 162 individuaj membroj (IM-oj) aliĝis al UEA. Kompare kun 2018 (4 581 IM-oj), tio estas diferenco de 419 personoj. Malgraŭ tiu falo oni povas tamen konsideri la rezulton kontentiga post la enkonduko de la nova kotizsistemo en la Asocio.

La ĉefa kaŭzo de tiu falo estis la relative malgranda Universala Kongreso. Estas konate, ke la UK-grandeco influas la membronombron de UEA. En 2019 entute 904 personoj aliĝis al la UK, kompare kun 1 553 en 2018, diferenco de 649. El tiu nombro, 377 personoj ne aliĝis al UEA por 2019.

En Lisbono la Komitato decidis por kotizreformo cele al pli justaj laŭlandaj kotizoj. En landoj kun bona ekonomia situacio la kotizoj plialtiĝis kaj, male, por landoj kun malforta ekonomio la novaj kotizoj fariĝis sufiĉe malaltaj. La reformo ankaŭ forigis la plej malmultekostan kategorion MG (Membro kun Gvidlibro) kaj lasis nur du kategoriojn: MA (Membro-Abonanto) kaj MB (Membro Baza), kun variantoj por dumviva membreco (DM) kaj duŝtupa rabato laŭ aĝo (50% por junuloj inter 20-25 kaj 75% por tiuj sub 20 jaroj). Pri tio eblas legi ĉe: https://revuoesperanto.org/kotiza_reformo.

Kiel oni antaŭvidis, en la kategorio MA okazis malkresko: en 2019 UEA havis 1094 MA-ojn, kompare kun 1191 en 2018. La tamen modera malkresko de 97 MA-oj en 2019 estas komparebla al la antaŭaj jaroj (inter 2017 kaj 2018 la falo estis de 124 MA-oj) kaj spegulas tendencon normalan en la reta epoko.

Sekve pli granda kresko okazis en la kategorio MB (inkluzive MBT – TEJO-aĝaj). Aliĝis 2038 personoj en tiu kategorio por 2019 (kompare kun 1884 por 2018; kresko de 154). Estas ĝojiga fakto, ke el tiuj membroj 482 estas junaj (142 pli ol en la pasinta jaro).

El tiuj, kiuj estis MG en 2018, 277 personoj aliĝis kiel membroj en 2019 en aliaj kategorioj: kiel MB, MA aŭ eĉ iu varianto de DM.

Fondaĵo Canuto membrigis 481 personojn. Estis 565 novaj membroj (14% el la tuta membraro). Kaj 122 personoj fariĝis anoj de Societo Zamenhof.

Pozitiva evoluo estas, ke en 2019 la membraro fariĝis pli internacia: la nombro de membroj en Afriko kreskis je 60%: de 145 en 2018 al 234 en 2019. Ok landoj (Bangladeŝo, Barejno, Brunejo, Centr-Afrika Resp., Ekvadoro, Etiopio, Gabono kaj Paragvajo) revenis al nia listo kaj la unuan fojon en sia historio la Asocio ekhavis membron en Trinidado.

Plej multe da IM-oj liveris Germanio (400), Francio (358), Brazilo (299), Japanio (263) kaj Usono (244). Kune kun aligitaj membroj (AM), la tuta UEA-membraro estis 12 779 (13 106 por 2018, diferenco de 327).

Por la membrovarbado en 2019 laboris la Estraro, la Ĝenerala Direktoro kaj pluraj kunlaborantoj, inter ili membroj de la Komitato de UEA. La strategioj variis: personaj kontaktoj, pli vasta mesaĝado al eksmembroj (foje dulingva), kunlaboro kun Landaj Asocioj, ĉeesto de estraranoj en gravaj Esperanto-eventoj ne-UEA-rilataj, revizio de la datumbazo de UEA, varbado en aliaj platformoj, kiel Duolingo kaj Amikumu, inter pluraj aliaj strategioj. Entute okazis miloj da kontaktoj. En 2020 estos mezuro pri la efikeco de ĉiu provita metodo, kio permesos reekspluati el la metodoj, kiuj estis la plej fruktodonaj. Same okazos klopodoj por venki identigitajn malfacilaĵojn dum la aliĝprocezo, inter kiuj la plej grava estas la malfacilo transpagi al UEA de kelkaj landoj, ĉefe tiuj en Afriko.

Fine la kotizreformo pozitive influis la financojn de la Asocio: malgraŭ la diferenco inter 2018 kaj 2019, la enspezoj pro aliĝoj estis tamen pli altaj ol tio, se ankoraŭ estus la malnova kotizsistemo.

Pli detala statistiko aperos ĉe la revuo Esperanto kaj la Jarraporto de la Estraro de UEA.

UEA kore dankas al siaj membroj pro la subteno en 2019 kaj invitas al ĉiuj (re)membriĝi en 2020: https://uea.org/alighoj/alighilo.

Donacoj al Fondaĵo Canuto, kiu helpas membrigi nepagipovajn homojn, eblas per: https://uea.org/alighoj/donacoj/canuto.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №853.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi