Akcelilo por multlingveco

akcelilo

Multlingva akcelilo, projekto pagita de EU per kvaronmiliono da eŭroj estas finfarita. Pli detale pri ĝi vi post kelkaj tagoj povos legi el Eŭropa Bulteno. Nun mi nur informas vin ĉiujn, ke oni povas libere aliri ĝin kaj uzi (temas pri enkonduka kurso por lerni fremdlingvojn en lernejoj (efektive limigitan kurson de Esperanto) kiun povas uzi iu ajn instruisto en lernejo, ne konanta Esperanton.

Nun ĝi estas preta en la angla, kroata, slovena, slovaka, bulgara, germana kaj Esperanto kiuj estis kontraktitaj por la financantoj, (grandparte jam pretas la franca, hispana, portugala kaj la rusa), sed oni povas daŭrigi la liston en ĉiu lingvo, por kiu iu pretas traduki la instrukciojn. La projekto estas rete kaj libere uzebla de ĉiuj senpage.

Jen la nuna kontaktlinio (kiu verŝajne baldaŭ ŝanĝiĝos por esti pli facile trovebla): www.lernu.net/eo/instruado

Zlatko Tišljar
la ĉefaŭtoro de la projekto

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=814

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi