Internacia Esperanta literatura konkurso ABRITUS

Abritus

La Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” (Razgrad, Bulgario) ankaŭ en 2020 anoncas la tradician Internacian literaturan konkurson ABRITUS por originala Esperanta poezio kaj humuro. La sendotaj verkoj devas esti komputile skribitaj kaj subskribitaj per pseŭdonimo. Ili devas esti ne publikigitaj pli frue.

Bonvolu uzi niajn retadresojn: esperanto_razgrad@mail.bg dkateva@mail.bg (por sendi la konkursaĵojn) kaj ekra_razgrad@mail.bg (por klarigo de la pseŭdonimo, vera nomo kaj poŝtadreso).

La limdato estas la 5a de junio 2020. La rezultoj estos anoncitaj dum la tradicia festo EKRA-2020, okazonta la 12-14an de junio 2020. La premiitaj verkoj estos publikigitaj en Bulgara esperantisto (Sofio) kaj en Esperantista tribuno (Razgrad).

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/02/konkurso-9

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi