Retejo por filatelistoj kaj Esperantaĵ-kolektantoj

ELF-AREKLa kutimo krei kolektojn estiĝis en Esperantujo praktike ekde la Dua Libro de Zamenhof. Sed baldaŭ oni ne plu limigis sin al la libroj. Je la iniciato de individuoj, grupoj kaj asocioj, ekaperis Уsperantaj glumarkoj, bildkartoj, vizitkartoj, kalendaroj k. m. a. Esperantistoj komencis arigi ilin, kaj ekde 1912 ankaŭ poŝtajn stampojn, poŝtmarkojn kaj ĉiajn oficialajn filatelaĵojn, kiuj kunportas ion pri Esperanto. Tiuj specialaj esperantaĵoj, kun ŝtata agnosko, aparte atingas multajn neesperantistojn: la filatelistojn.

Esperantaĵoj tra pli ol cent jaroj registris iniciatojn, helpis diskonigi la lingvon kaj pluvivigis la nomojn de aktivuloj, kiuj dediĉis sin al “la afero”. Tial la esploroj, kiujn faras kolektantoj, povas utili al Histori-amantoj.

Esperanto-Ligo Filatelista (ELF)/Amika Rondo de Esperantaĵ-kolektantoj (AREK), faka organizo kunlaboranta kun UEA, de pli ol 50 jaroj kunigas interesatojn pri la plej diversaj kolektofakoj per sia regula informilo La Verda Lupeo.

La nova, refasonita retejo de ELF-AREK estas plena je bele ilustritaj artikoloj kaj estas alirebla al ĉiuj esperantistoj, kiuj ŝatas esperantaĵojn.

Ĝi troviĝas ĉe la adreso http://kolektado.esperanto.cc

En ĝi oni trovas ankaŭ formularon por sendi komentojn kaj demandojn, kiujn bonvenigas aktivuloj de la organizo.

Elda Doerfler (Italio), prezidantino
James Rezende Piton (Brazilo), retejestro

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi