Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2020

Ferenc Szilágyi1. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Ferenc Szilágyi (Síladi, 1895-1924-1967), hungara kaj svedia ĵurnalisto kaj esperantisto; aŭtoro de kvar novelaroj (Trans la fabeloceano 1932, La granda aventuro 1945, Inter sudo kaj nordo 1950, Koko krias jam! 1955) kaj de la romano Tiel okazis, aŭ Mistero minora (1958), kompilinto de la antologio 33 rakontoj (kun Reto Rossetti, 1964); fondinto de la revuo Norda Prismo (1955), kiun li redaktis ĝis la vivofino; ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto, membro de la Lingva Komitato (1930-48) kaj Akademio de Esperanto (1948-67), prezidanto de TEĴA (1956-57), sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA (1953-57). — Legu pli en NDK, p. 275-276.

Paul Ariste3. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Paul Ariste (denaske: Paul Berg, 1905–1919-1990), estonia judo, la plej granda estona lingvisto, aŭtoro de pli ol mil sciencaj studoj, inkluzive de 40 libroj en pluraj lingvoj, membro de la Akademio de Sciencoj de Estonia SSR (1954); poligloto kaj esperantisto; kunlaboranto de la Esperanto-ŝlosilo por estonoj (1923) kaj de Esperanto-estona vortaro (1927), aŭtoro de pluraj interlingvistikaj kaj esperantologiaj verkoj, redakciano de Interlinguistica Tartuensis (1982-90); membro de la Akademio de Esperanto (1967-76), membro de AIS (1983), honora membro de Esperanto-Asocio de Estonio (1986), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1984). Lia aŭtoritato multe helpis al progresigo kaj prestiĝigo de Esperanto en Estonia SSR. Li mortis la 2an de februaro 1990, unu tagon antaŭ sia 85-jariĝo.

Eduard Stettler5. Antaŭ 140 jaroj naskiĝis Eduard Stettler (Ŝtétler, 1880-1908-1940), svisa juristo, socia aktivulo kaj esperantisto; prezidanto de SES (1911-13, 1927-32), vicdirektoro (1910-19) kaj direktoro (1919-20) de UEA, prezidanto de UEA (1920-24, 1928-34), ĉefaŭtoro de du statutoj de UEA (1920, 1934); aŭtoro de libro pri H. Hodler (1928), en kiu estas prezentita la frua historio de UEA, kaj de pluraj artikoloj, precipe en la revuo Esperanto. — Legu pli en NDK, p. 266-267.

Louis Beaucaire7. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Louis Beaucaire (Bokér, 1925-1941-1983), franca librovendisto kaj esperantisto, ekde 1950 loĝinta en Berlino; aŭtoro de tri leĝeraj libroj, verkitaj sprite kaj belstile: en Kruko kaj Baniko el Bervalo (1970), subtitolita “Maldecaj anekdotoj por neprudaj legantoj”, li adaptis al Esperantujo popularajn anekdotojn kaj aldonis vortludajn frazojn en Esperanto. Same en Esperantujo okazas la 12 “maldecetaj epizodoj” de El la vivo de bervala sentaŭgulo (1974) kaj la 12 fabeloj de Fabeloj de la verda pigo (1981).

11. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Sergej Kuznecov (Сергей Николаевич Кузнецов, 1945-1959- ), sovetunia kaj ruslanda lingvisto kaj esperantisto, estro de katedro de ĝenerala kaj kompar-historia lingvoscienco en Moskva Ŝtata Universitato M. Lomonosov; aŭtoro de kvin interlingvistikaj libroj: Основные понятия и термины интерлингвистики (1982), Основы интерлингвистики (1982), Направления современной интерлингвистики (1984), Теоретические основы интерлингвистики (1987), Интерлингвистика: Теория. История. Терминология (2014); membro de la Akademio de Esperanto (1998-2007), membro de AIS (1989).

15. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Vlastimil Novobilský (1935-1946- ), ĉeĥa kemiisto, pedagogo kaj esperantisto, rektoro de la universitato J. E. Purkyně en Ústí nad Labem (1995-2001); gvidanto de multaj diversnivelaj kursoj de Esperanto; aŭtoro de Skizo pri la Esperanta literaturo (1956), Ĉeĥa literaturo en Esperanto (1983), Francisko Valdomiro Lorenz: Atesto pri la vivo kaj verko de eksterordinara homo (2017); tradukinto de Taglibro de mia frato. Memornotoj de Petr Ginz el la jaroj 1941-1942 de Chava Pressburger (2005, kun V. Novobilská); rektoro de Internacia Kongresa Universitato dum la 81a UK en Prago (1996), honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (1996).

Reinhard Haupenthal17. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Reinhard Haupenthal (1945-1961-2016), germana instruisto, interlingvisto kaj esperantisto, ekde 1999 loĝinta en Francio; instruisto de esperantologio kaj interlingvistiko ĉe la Sarlanda Universitato (1968-94), fakulo pri la historio de Esperanto kaj interlingvistiko, precipe pri Volapuko; Redaktoro de Dialogo (1973-88), Internacia Pedagogia Revuo (1973-74), Volapükabled (1985-90), Iltis-Forumo (1989-95), Iltis-Letero (1992-96); posedanto de la eldonejo Iltis, ĉe kiu aperis ĉ. 300 libroj; aŭtoro de pluraj libroj, i.a. de Enkonduko en la librosciencon de Esperanto (1968), Volapük-Bibliographie (1982), Bibliografio di Ido (kun T. Carlevaro, 1999), Johann Martin Schleyer (1831-1912): Vivo – verkoj – Volapük (2007), Gaston Waringhien (1901-1991): Bibliografio de liaj publikigaĵoj (2009), Interlingvistiko kaj esperantologio: Konturoj de du novaj lingvistikaj disciplinoj (2014); tradukinto de pluraj beletraĵoj, i. a. de Goeto, Heine, Hoffmann, Kafka, Schnitzler k. a.; membro de la Akademio de Esperanto (1976-98), membro-fondinto de Societo Kálmán Kalocsay (1991). — Legu pli en NDK, p. 126-128.

Clelia Conterno18. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Clelia Conterno Guglielminetti (Kontérno Guljilminéti, 1915–1934-1984), itala ĵurnalistino, verkistino kaj esperantistino; dufoja laŭreato de la Belartaj Konkursoj de UEA (poste membro de la juĝkomisiono), laŭreato de la Internaciaj Floraj Ludoj (1981); aŭtoro de Eta vivo (1969), Unu tago post la alia. Letero al infano naskita (1982), Ho, tomboj de l’ prapatroj (aperis posteume en 2015); membro de la Akademio de Esperanto (1964-84), membro (la sola virino) de la literatura rondo La Patrolo (1970). — Legu pli en NDK, p. 59-60.

Jeanne Louise Calment21. Antaŭ 145 jaroj naskiĝis Jeanne Louise Calment (Kalmán, 1875-1997), franca esperantistino, kiu inter la dokumente konfirmitaj longvivuloj en la historio de la homaro havis la plej longan vivon – ŝi naskiĝis la 21an de februaro 1875 kaj mortis la 4an de aŭgusto 1997 en la aĝo 122 jaroj kaj 164 tagoj.

28. Antaŭ 15 jaroj mortis Juan Eduardo Bachrich (denaske: Johann Eduard Bachrich, 1921-1938-2005), aŭstria esperantisto, ekde 1948 loĝinta en Venezuelo, kie li estis motoro de la landa Esperanto-movado, peranto (1974-2001) kaj komitatano de UEA (1992-98), subvenciinto de la vidkursoj Mazi en Gondolando kaj Esperanto: Pasporto al la tuta mondo; honora membro de UEA (2000). Danke al la donaco de liaj gefiloj UEA starigis la fondaĵon “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kiu helpas pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj.

Antaŭ 125 jaroj en la februara numero de la revuo Esperantisto, kiun redaktis L. Zamenhof, aperis la artikolo Prudento aŭ kredo? de Lev Tolstoj, pro kiu la ruslanda cenzuro malpermesis la enportadon de la revuo al Ruslando, kie loĝis plej multaj abonantoj. Kvankam danke al Tolstoj la malpermeso estis baldaŭ nuligita, Zamenhof decidis fermi la gazeton.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/02/februaro-5

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi