La Dua Bulteno por Montrealo 2020 haveblas rete

uk-105La Dua Bulteno por la 105a Universala Kongreso en Montrealo (de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2020) jam haveblas rete! Tio signifas, ke eblas jam mendi ĉiujn servojn rilate la UK-on: loĝadon, ekskursojn, matenmanĝojn kaj bankedon!

La prezoj de loĝado en la kongresa hotelo estas 67 eŭroj (kvar personoj, dulita ĉambro), 83 eŭroj (tri personoj, dulita ĉambro), 107 eŭroj por dupersona ĉambro kaj 215 eŭroj en unupersona ĉambro. Haveblas ankaŭ ĉambroj de nivelo “Club”, kun luksa matenmanĝa kaj vespermanĝa bufedo sur la 37a etaĝo kun belega vidaĵo de la urbo. “Divido de dulita ĉambro inter 3-4 homoj estas certe bonega kaj ne tro kosta opcio, aparte bona por paroj kaj familioj”, diras Ĵenja Amis, la LKK-sekretario. Notu, ke eĉ se vi ne loĝos en la kongresa hotelo, vi tamen povos aĉeti matenmanĝon en Sheraton, por pasigi eĉ pli da tempo en Esperantujo (25 eŭroj por bufeda opcio kaj 13 eŭroj por la skatola opcio). La bankedo (68 eŭroj) inkluzivas diversajn lokajn
specialaĵojn, kiel la fama fromaĝo de la urbo Oka, originale produktita de la trapistaj monaĥoj.

La dua plej rekomendinda loĝopcio, post la kongresejo mem, estas junulargastejo “La résidence des Sœurs-Grises” (ankaŭ “The Grey Nuns Residence”). “Tiu ĉi belega konstruaĵo antaŭe estis monaĥinejo de Grizaj Fratinoj (Sœurs Grises) kaj nun estas unu el la plej popularaj junulargastejoj de Universitato Concordia. Konstruita en 1871 kaj plene renovigita en 2007, ĉiuj el ĝiaj pli ol 500 ĉambroj tute pleniĝas somere, dum la festivala periodo, do mi rekomendas mendi vian ĉambron sufiĉe rapide por havi lokon”, konsilas Normando Fleury, prezidanto de la LKK. La junulargastejo havas grandegan korton kaj plurajn komunajn ĉambrojn por vesperaj aŭ noktaj programeroj. La kosto de unupersona ĉambro estas 55 eŭroj, de lito en dupersona ĉambro, 42 eŭroj.

La Montreala LKK lanĉis tute novan ideon: aldone al la kutimaj antaŭ- kaj postkongresoj, oni havos ankaŭ malpli kostan (junularan) version de la antaŭ- kaj postkongresoj. “La junularaj longaj ekskursoj uzos la reton de la junularaj gastejoj kaj havos pli da elekteblaj eroj (liberaj manĝoj, piedaj promenoj kun esperantista gvidanto anstataŭ kun profesiulo ktp.)”, diras Suzano Roy, la kunordiganto de ekskursoj. Do, anstataŭ ĉ. 1200 eŭroj por la kutimaj ekskursoj, la junularaj ekskursoj kostos malpli ol 600 eŭrojn: jen belega maniero konatiĝi kun Kanado malplikoste kaj malplilukse, sed samenhave! La antaŭ- kaj postkongresoj estas tre kompletigaj: unu iras en la koron de Franca Kanado (inkluzive de la juvela ĉefurbo de Kebekio: Kebeko) kaj la alia iras al Ontario kaj inkluzivas Otavon (la kanadan ĉefurbon), Toronton (la plej grandan urbon en Kanado) kaj jes, kompreneble, la Niagarajn Akvofalojn! Multaj bonegaj tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj estos haveblaj, en la prezogamo de 7 eŭroj (piediraj ekskursoj) ĝis 43 eŭroj (kun manĝo en aŭtentika kebekia sukerkabano) por duontagaj kaj 38-87 eŭroj por tuttagaj ekskursoj.

Ĉiuj informoj (aliĝilo, mendilo, Dua Bulteno) troviĝas ĉe >https://uea.org/kongresoj.
Atentu, ke la plej favorpreza aliĝperiodo por 2020 finiĝas la 31an de marto. Bonvenon al Kanado!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №846.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi