Ateliero pri Esperanto en la 2a Eŭropa Civitana Renkonto

EBB

La 2a Eŭropa Civitana Renkonto (ECR, germane EBB) okazos la 17-20an de septembro 2020 en Kassel (Germanio). Kadre de la sekcio “Kleriĝo kaj Lingvoj” funkcios inform- kaj lernateliero “Esperanto kaj Eŭropo”.

Ĉiu scipovu minimume du lingvojn, sian gepatran kaj Esperanton. La neŭtrala internacia lingvo Esperanto kiel dua lingvo por ĉiuj povas decide plifortigi la integriĝon kaj solidarecon de la Eŭropanoj. Kontraste al ĉiuj etnaj lingvoj Esperanto estas komprenata je persona kaj politika nivelo de la civitanoj kiel la plej bona ebleco de komunikado kaj interkompreniĝo por reala transkultureco, demokratia dulingveco kaj ekologia konformeco.

En la ateliero pri Esperanto, ties kompetenteco, aplikebleco kaj aktuala aplikado estos prezentata el la kompreno de aktivaj esperantoparolantoj kaj el la vidpunkto de integriĝo en la lingvopolitikon de la Eŭropa Unio.

Ateliero. Modulo 1. La 18an de septembro 2020, 10:00–13:00.
M1.1. Pro kio disvastiĝas Esperanto? Aktualaj perspektivoj de la neŭtrala internacia lingvo (Louis von Wunsch-Rolshoven, Germana Esperanto-Asocio, Berlin). Prelego kaj diskuto, ĉ. 2 horoj (Germane).
M1.2. Esperanto – neŭtrala internacia lingvo kiel dua lingvo por ĉiuj. Kurta prezentado, filmo, ĉ. 1 horo (Germane, angle, Esperante)/

Ateliero, Modulo 2. La 18an de septembro 2020, 14:30–18:00.
M2. Esperanto kaj la lingvopolitiko de la Eŭropa Unio (Ulrich Brandenburg, emerita ambasadoro, Berlin). Prelego kaj diskuto (Germane).

Ateliero, Modulo 3. La 19an de septembro 2020, 10:00–13:00.
M3. Ekspresa kurso de Esperanto (Peter Kühnel, inĝeniero, Berlin). Lingvokurso sen la helpo de iu etna lingvo, oni dekomence parolas nur Esperanton.

La evento okazos en Kulturinitiative Harleshausen (KIH), Kassel-Harleshausen, Karlshafener Strasse 2 (Ossenplatz).

Retejo de EBB (germane kaj angle) https://kassel-ebb.eu
Informojn en Esperanto petu retpoŝte w.guenther.esperanto@web.de

Wolfgang Günther

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo De Esperanto https://sezonoj.ru/2020/01/ebb

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi