Internacia kantokonkurso en Esperanto

Kantokonkurso

Laŭ la ideo de la konkurso, gejunuloj-neesperantistoj ekkonas Esperanton per kantoj. Estas konata la ideo “Per kanto al Esperanto”. Partoprenas lernejoj, muziklernejoj ĉiugradaj, unuopuloj. Tio estas agado por Esperanto en la lerneja medio. Krome, okazas popularigado de Esperanto ĉe estontaj artistoj!

La gejunuloj kantas bonnivele en Esperanto. Laŭreatoj iras al Vilno, la ĉefurbo de Litovio, por partopreni kanto-festivalon. En tiu festivalo ili estas solaj kantantoj en Esperanto. Pluraj gajnis la festivalon.

Tio estas la plej malnova okazanta festivalo de Esperanto-kantoj en Pollando. Alia konkurso prenis de ĝi inspiron, pri kio eblis legi en Esperantujo.

La kantokonkurson ĉiujare organizas la Klubo de Junularaj Iniciatoj (laŭvorte, nun: Fondaĵo de Junularaj Iniciatoj) en Kłodzko. Fondis ĝin en 1992 kaj gvidas la esperantisto Wiesław Mietliński. La kanto-konkurso startis en 1993.

La konkurso antaŭe okazadis en Vroclavo, sed de kelkaj jaroj ĝi estas organizata en la urbo DUSZNIKI-ZDRÓJ, kuracloko, en kiu en 1909 loĝis pro sanzorgoj L. Zamenhof.

Fragmentoj de kantoj en Esperanto, prezentataj de laŭreatok, estas spekteblaj en Jutubo:
https://www.youtube.com/watch?v=Y3UPNiSIyNo
https://www.youtube.com/watch?v=JjujJ87nCE8

En 2020 la konkurso okazos la 9an de junio, en Duszniki-Zdrój.
Aliĝoj estas akceptataj ĝis la 15a de marto. Jam aliĝis kantontoj el Ruslando, Ukrainio, Litovio, Pollando.

Samdate okazos internacia konkurso de instrumenta muziko: akordiono, violono, piano.

La konkurso serĉas sponsorojn (aŭ unufojajn financajn helpantojn) por helpi la junajn partoprenantojn.

La adreson de la ĉeforganizanto interesiĝantoj povas ricevi de mi, skribante al esperanto.info.pl@gmail.com – Informejo pri Esperanto, kiun mi de longe gvidas.

Maria Majerczak

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/02/pollando-23

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Internacia kantokonkurso en Esperanto1

  1. Valentin Melnikov diras:

    Belege!

Respondi