Ĉu reveno al la tagordo?

NobelpremioLa Sveda Akademio nun, post jaro de skandaloj, misfamigoj kaj suspektadoj opinias, ke ĝi purigis sin mem, solvis la problemojn kaj regajnis la iaman reputacion. (Legu pli pri la fono en La Ondo de Esperanto, 2018, №11).

Ja okazis ŝanĝoj: Horace Engdahl ne plu membras. Ankaŭ Katarina Frostenson demisiis. Ŝia edzo Jean-Claude Arnault estas ne nur akuzita, sed ankaŭ kondamnita perfortiganto. Frostenson publikigis kvazaŭan taglibron pri la skandalo, en kiu ŝi prezentas sin kaj sian edzon kiel viktimojn de ampleksa konspiro. La kritikisto Jens Liljestrand opiniis pri tiu publikaĵo, ke al ĝi mankas baza deco.

Kaj ankaŭ Sara Danius forlasis la Akademion kaj mortis en oktobro 2019 pro mamkancero. Do, ĉu ĉio en ordo, la tablo polurita kaj reveno al kutimaj aferoj

En 2019 la Akadenio provis eĉ novan manieron por elekti la premioton: kaj akademianoj kaj eksteraj spertuloj decidis pri la atribuo de la premio. Oni antaŭe atendis, ke ili elektu almenaŭ unu virinon por agnoski la aspekton virinoj gravas. Reveno al la kutimo estas – bedaŭrinde – ke ili tamen elektis du eŭropanojn, eĉ mezeŭropanojn: por 2018 Olga Tokarczuk el Pollando, kaj por 2019 Peter Handke el Aŭstrio.

Kaj Tokarczuk kaj Handke estas aprezataj verkistoj. Sed ankaŭ diskutataj. Ambaŭ pro eksterliteraturaj kialoj. Ambaŭ aktivas en malsamaj kampoj, tamen mi opinias, ke unu el ili absolute ne meritas la Nobel-premion.

Peter Handke – kulpuloj kaj viktimoj

HandkeEn sia testamento Nobel decidis, ke la premio en lia nomo estu por tiuj, kiuj alportis la plej grandan utilon al la homaro. Handke ja estas konata kaj eĉ certagrade lerta verkisto kun propra kaj avida legantaro. Ili aprezas, ke li “helpe de lingva inventemo esploras randregionojn kaj la specifecon de homaj spertoj”, kiel diris la Akademio.

Estas tamen disputende, ĉu vere li kontribuis al la progreso de la homaro, ĉar Handke defendis en iuj verkoj militkrimulojn de la intercivitana milito en eksJugoslavio kaj banaligis iliajn agojn. Handke mem insistas, ke lia kompleta verkaro estas unueca, do tio ne estas foja dereliĝo de politika naivulo.

Handke publikigis fifamajn kaj naŭzajn eldirojn, ekzemple: “Kaj cetere tiuj tiel-nomataj ‘patrinoj de Srebrenica’: Mi kredas neniun ilian vorton, ilia funebro ne konvinkas min. Se mi estus patrino, mi funebrus sole. Jes, prave, estis la patrinoj de Buenos Aires, ili kuniĝis kaj demandis la militaristajn diktatorojn, kie estis iliaj infanoj. Sed tiu ĉipa imito estas monstra. Estis la patrinoj de Buenos Aires kaj tio sufiĉas.”

La interna milito en eksJugoslavio estas sufiĉe konata kaj esplorita. Ni scias, kiu estis atakanto kaj kiu estis atakito. La sieĝo de Sarajevo estis por li la batalo inter “luktantoj sur la montoj kaj la prem-mastroj en la valo”. Handke kiel vortvirtuozo vualas siajn alternativajn faktojn.

Li koncedas, ke li ne estas spertulo, sed samtempe li malestimas spertulojn. “Ĉe ĉiuj spertuloj, kiuj raportas pri la disfalanta Jugoslavio mi ne povas trovi verdiremon. Jam la vorto balkanspertulo flaras je ideologio kaj tendenco”.

Tio estas vaste konata, sed ŝajne la Sveda Akademio nur supraĵe informis pri ĉiuj aspektoj de la verko de ilia elektito.

Mi ne volas esti etika policisto. Jes, verkisto povas havi abomenajn opiniojn kaj tamen verki elstarajn verkojn (ekzemple: Hamsun adoris Hitleron, Céline kaj Ezra Pound estis antisemitoj). Jes, verkisto povas havi neortodoksajn opiniojn, tamen ne sufiĉas la banala konstato de la Nobelpremiito Elfriede Jelinek (vidu La Ondo de Esperanto, 2004, №12), ke artisto devas kontraŭi, se ĉiuj havas la saman opinion.

Se Handke volas, li povas “senti sin proksime al Hitler kiel homo”. Li ankaŭ rajtas dediĉi verkon al militkrimulo. Li povas esti talenta, eĉ brila verkisto. Sed ĝuste kiam temas pri la premio de Nobel nur estetikaj kriterioj ne sufiĉas. Tio estis la volo de Nobel.

Ĉu malatribui la premion? Ne, li ne meritas esti memorita, kiel la verkisto, kiu tamen ne ricevis tiun premion. En 1999 Salman Rushdie proponis Handke por la premio Stultulo de la Jaro – jen pli taŭga premio por Handke.

Olga Tokarczuk – aktivulino aŭ teroristino

TokarczukOlga Tokarczuk estas literatura stelulino en sia hejmlando, sed bedaŭrinde ne multe tradukita al lingvoj, kiujn mi komprenas. La Akademio laŭdis ŝian “enciklopedian pasion”, kiu estas por iuj legantoj frandaĵo, sed defio por tiuj sen detala kono de la mezeŭropa historio.

En 2015 ŝi gajnis la Nike-premion, la plej altan literaturpremion de Pollando pro La libroj de Jakobo. Tiu romano pri la sektgvidanto Jakob Frank (1726-1791) gvidas la leganton “trans sep limoj, kvin lingvoj kaj tri grandaj monoteistaj religioj”.

La pensoj de Frank estis kruda miksaĵo de sabatanismo kaj kabalismo. Frank ŝanĝis plurfoje religion. Li konvertiĝis al islamo, baptiĝis du fojojn kaj ankaŭ komprenis sin foje kiel enkarniĝon de Dio. Gravaj stacioj de lia vivo estis Bukareŝto, Istanbulo, Saloniki, Varsovio, Lviv (en nuna Ukrainio), Ĉenstohovo kaj fine Offenbach en Germanio, kie li alprenis la titolon barono. Virtuoze ŝi gvidas la leganton tra la pola-litova nobela respubliko.

Pluraj vivoplenaj personoj akompanas la protagoniston, interalie: la katolika pastro Benedykt Chmielowski, kiu interesiĝas pri judaj aferoj, la kastelestrino Katarzyna Kossakowska kaj la poetino Elżbieta Drużbacka – ĉiuj kiel reprezentantoj de malsamaj opinioj. Foje ŝi skribas kiel raportantino de eventoj, foje brilas metafiziko kaj poezio, foje regas magia realismo. Tio estas verko por tre malrapida legado.

Polaj legantoj havas pozitivan imagon pri tiu epoko pro la historiaj romanoj de Henryk Sienkiewicz. Sed Tokarczuk ofertas iom alternativan komprenon de tiu respubliko: nobeloj kiuj misuzas sian povon, subpremo de etnaj minoritatoj, pogromoj de judoj kaj sklavsimilaj vivkondiĉoj de servutuloj. Tokarczuk admonis en televido la polojn al konfronto kun la malpli pozitivaj epokoj de sia historio. Kiam la naciista partio PiS denove gajnis la elektojn estis tro por ili. Ili deklaris ŝin kiel malamikon de la ŝtato.

PiS-afablaj ĵurnalistoj denuncis ekzemple la manuskripton por la filmo Spuro (reĝisoris Agnieszka Holland) kiel promocion de eko-terorismo. Aliaj epitetoj estas “pol-malamika” kaj “perfidulino”. Tokarczuk respondis, ke ŝi ja estas patrioto, sed ne naciisto. Ŝia aktivado ne estas agrabla por la nuntempe reganta partio en Pollando. Inismo, jes ankaŭ maldekstra aktivado, krome vegetarismo kaj kritiko de la vira domino estas tro por iuj, sed ĝuste verkistino kiel Tokarczuk povus redoni la antaŭan prestiĝon al la Nobel premio por literaturo.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/12/nobel

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.