Hodiaŭ, la 6an de januaro 2019, precize duonjaron antaŭ la komenco de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys, al BET-55 aliĝis jam 272 esperantistoj el 25 landoj. Tio aŭguras, ke la nombro da aliĝintoj fine estos multe pli ol 300. Verŝajne, ĉi-jara BET laŭ la kvanto da aliĝintoj estos la plej amasa BET dum ĉi tiu jarcento kaj superos la nombron 334, atingitan antaŭ tri jaroj en BET-52 en Birštonas.
Tio tre bele aspektus, ĉar en 2019 BET fariĝos 60-jara. kaj la Litova Esperanto-Asocio, kiu organizas ĉi-jaran BETon, fariĝas 100-jara. Al ĉi tiuj du historiaj datoj estas dediĉita BET-55. Sube estas hodiaŭa statistiko de aliĝintoj al BET-55.
Litovio | 83 | Hungario | 6 | |
Pollando | 41 | Belgio | 5 | |
Koreio | 36 | Estonio | 5 | |
Latvio | 19 | Ĉinio | 4 | |
Ruslando | 18 | Finnlando | 4 | |
Francio | 14 | Belarusio | 3 | |
Germanio | 12 | Ĉeĥio | 3 | |
Ukrainio | 8 | Bulgario | 2 |
Po unu persono aliĝis el Hispanio, Israelo, Kazaĥstano, Kubo, Nederlando, Pakistano, Slovakio, Svedio, Usono.
La aliĝado al BET-55 daŭras. Ni invitas ĉiujn esperantistojn kune pasigi la 55ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn en Litovio.
Povilas Jegorovas
Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.
La BET estas survoje al UK