La unua Ondo en la nova jaro

La Ondo de EsperantoKvankam ĉiu numero de La Ondo de Esperanto kutime aperas la unuan lundon de la koncerna monato, la januara Ondo estis eldonita tuj post la novjarfesto, la 2an de januaro. Kiel kutime por la januara eldono, ĝin komencas informoj pri la elekto de la Esperantisto de la Jaro (Hori Jasuo). Sekvas respondoj al la tradiciaj demandoj pri atingoj kaj malsukcesoj en 2018; ĉi-foje respondoj verkis de la gvidantoj de UEA. SAT, Civito, ESF, E@I kaj de aliaj konataj esperantistoj, entute respondis 18 personoj.

En la movada sekcio Eventoj oni povas legi pri Zamenhof-taga festado en pluraj landoj, inkluzive de Litovio kaj Barato, kie je tiu tago okazis kongresoj de la landaj asocioj, kaj pri aliaj esperantistaj renkontiĝoj, kongresoj kaj festivaloj, inkluzive de la 13a Moskva Lingva Festivalo kun okcent partoprenantoj (la organizintoj de la festivalo estas sur la kovropaĝa foto).

En la sekcio Arkivo krom la ĉiumonata listo de esperantistaj jubileoj kaj memordatoj enestas artikolo de Vytautas Šilas “Tutanime por Esperanto” pri la Litovia Esperanto-aktivulo Paŭlo Medem, en kies hejmo antaŭ cent jaroj okazis la fonda kunveno de Litova Esperanto-Asocio. La ĉefa teksto de la kultursekcio estas la novelo “Sanon al la viro sur la glitvojo” de Jack London, pro kies traduko Thierry Tailhades iĝis laŭreato de la lasta (la plej lasta) literatura konkurso “Liro”. Fine de la 75-paĝa januara Ondo, kiu estas la 291a laŭvice, estas la rubriko Mozaiko kun poemeto de Valentin Melnikov kaj “Spritaj splitoj kaj preskeraroj” plukitaj de István Ertl.

Kelkaj tekstoj el la unua numero de La Ondo por 2019 aperis kaj kelkaj pliaj baldaŭ aperos en la novaĵretejo La Balta Ondo, sed la tutan Ondon povas legi nur la abonantoj.

La Ondo de Esperanto estas eldonata ĉiumonate en Kaliningrado (Ruslando) laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Ĝi estas abonebla por la 2019a jaro ĉe niaj landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm. La abonprezo restas la sama jam la trian sinsekvan jaron: nur 15 eŭroj. Novaj abonantoj ricevos donace la abonon por 2018, inkluzive de la literatura suplemento aperinta antaŭ dek tagoj.

Enhavtabelo

1. Kovropaĝo (Foto: Aleksej Bobrinjov)
2. Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3. En ĉi tiu numero

5 Temo
6 Paweł Fischer-Kotowski. Hori Jasuo: La Esperantisto de la Jaro 2018
7 Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2018

8 Tribuno
9 Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2018 (Peter Baláž, Anna Bartek, Ulrich Brandenburg, Renato Corsetti, Mark Fettes, Paweł Fischer-Kotowski, Albert Stalin Tancinco Garrido, Mireille Grosjean, Trezoro Huang Yinbao, Dennis Keefe, Katalin Kováts, Vinko Markovo, Francesco Maurelli, Giorgio Silfer, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara, Zhang Ping, Łukasz Żebrowski)

19 Eventoj
20 Povilas Jegorovas. Kongreso en Kaŭno: renkonte al la centjariĝo de LEA
23 Ronaldo. Zamenhoffesto en Berlino kun La Ondo
24 Katalin Kováts. Zamenhof-puzlo vendita kontraŭ pli ol 12 mil eŭroj
25 Paweł Fischer-Kotowski. Zamenhofa naskiĝtago en Bjalistoko kaj Grodno
26 Johann Pachter. Vieno: En la Pola Instituto
27 Chen Ji. Ekspozicio kaj festkunveno en Pekino
28 La unua islama Zamenhofa festo
29 Arikapalli Girdhar Rao. BEK-18: Babilado, kantado, kaj nova Estraro
31 Davis López Rueda. Tio estas Esperantujo: diverseco kaj efika komunikado
samtempe
34 Irina Gonĉarova. La 13a Moskva Lingva Festivalo: novaj perspektivoj
36 Povilas Jegorovas. Vytenis Andriukaitis subtenas la 55an BET
38 Antanas Visockas. Ekskursa programo de BET-55
39 Povilas Jegorovas, Aleksander Korĵenkov. BET-55: Kontribuo de Vytautas Šilas
40 Bert Schumann. AŬTUNE en la Esperanto-kastelo
41 Pierre Oliva. Staĝo en Provenco
41 AlKo. Kalle Kniivilä forsendita el Moskvo
42 Humphrey Tonkin. Speciala jaro, kun specialaj dankoj!
42 Povilas Jegorovas. BET-55 vekas grandan intereson
43 Koncize (11 informoj)

44 Arkivo
45 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2019
46 Vytautas Šilas. Tutanime por Esperanto

54 Kulturo
55 Jack London. Sanon al la viro sur la glitvojo (Tradukis el la angla Thierry Tailhades)
62 Nikolao Gudskov. Esperantistoj ekkomprenis la rumanan! (Recenzo: Ioan Slavici. La muelilo de la fortuno)
63 Unesko-Kuriero celebras la Tagon de Homaj Rajtoj
64 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Kristnaska donaco de La Ondo
65 Flo Martorell. Tro: nova bitalbumo aperos la 12an de januaro
65 Ricevitaj gazetoj
66 Belartaj Konkursoj de UEA alvenas al sia 70a eldono
67Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Forpasis Gianfranco Molle kaj Baldur Ragnarsson

68 Mozaiko
69 Valentin Melnikov. Pisemismo
70 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
72 Kiel aboni La Ondon
73 Reklamo

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi